Saltu al enhavo

Ruĝbeka malkohao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka malkohao

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Zanclostomus
Swainson, 1837
Specio: Ruĝbeka malkohao, Z. javanicus
Zanclostomus javanicus
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Phaenicophaeus javanicus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka malkohao (Zanclostomus javanicus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas loĝanta birdo en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Tiu ĉi specio estas ĉefe griza, sed kun ĉefe du kontrastegaj partoj, nome ruĝega beko (tre akra kaj subenkurba ĉepinte), kio nomigas la specion, kaj ruĝecoranĝa supra brusto, kiel la Avelbrusta malkohao; sed tiu ĉi havas tian ankaŭ la suban bruston kaj eĉ ventron, do preskaŭ ĉiu suba parto ĉe tiu estas oranĝeca. Krome la Ruĝbeka malkohao havas rimarkindajn bluajn okulringojn, kio kontrastigas la nigrajn okulojn. La longa vosto montras blankajn plumopintojn.

La genron Zanclostomus enkondukis en 1837 la angla natursciencisto William Swainson por enmeti en ĝin la Ruĝbekan malkohaon.[1] La genronomo kombinas la vortojn de antikva greka zanklon kun la signifo "rikoltilo" aŭ "rikoltila hoko" kun stoma kun la signifo "buŝo".[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Swainson, William. (1837) On the Natural History and Classification of Birds 2. London: Longman, Rees, Orme, Brown, Green & Longman and John Taylor.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]