Ruĝbeka musteliralo
Ruĝbeka musteliralo, Mustelirallus erythrops
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| M. erythrops Bangs, 1898 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝbeka musteliralo (laŭ la latina scienca nomo Mustelirallus erythrops, sed ankaŭ Ruĝbeka ralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi troviĝas en Kostariko, Panamo, en ĉiu kontinenta sudamerika lando escepte Ĉilio kaj Urugvajo, kaj en Galapagoj.[1][2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La taksonomio de la Kolombia ralo ne estas ankoraŭ definitiva. La North American Classification Committee de AOS (NACC), la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) metas ĝin en la genron Porzana kaj poste en Neocrex. Tamen, en 2015 la Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society (AOS) kaj la Klementa taksonomio movis ĝin kun la Kolombia musteliralo (M. erythrops) en la genron Mustelirallus.[2][4][5][6][7]
Tiu artikolo uzas la genron de IOC/NACC/HBW. La IOC, HBW, kaj Clements interkonsentas, ke tiu specio havas du subspeciojn, la nomiga N. e. erythrops kaj N. e. olivascens.[4][5][7]

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ruĝbeka musteliralo longas 18 ĝis 20 cm kaj pezas ĉirkaŭ 40 ĝis 70 g.[8] Unu specimeno havis flugilon de 20 cm, tarson de 2.8 cm, kaj pezis 43 g.[9] La specio ricevas sian komunan kaj sciencan nomojn de sia rimarkinda brilruĝa (ĉebaze) kaj flava beko, kvankam ankaŭ la Zapata ralo havas similan buntan bekon; krome ĝi havas brilruĝajn krurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj. La nomiga subspecio havas brunajn kronon, nukon, kaj suprajn partojn inkluzive de la vosto. Ĝia gorĝo estas blanka kaj ĝiaj vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas grizaj. Ĝiaj flankoj, ventro kaj pugo estas striecaj nigrablanke. N. e. olivascens estas simila sed pli malhela kaj kun malpli blanka en sia gorĝo.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio troviĝas en marborda Ekvadoro, marborda Peruo, kaj en Galapagoj. La subspecio N. e. olivascens estas multe pli disvastigita, sed troviĝas en kelkaj tre disaj areoj. En Centrameriko ĝi troviĝas en Kostariko[1] kaj Panamo[2]. En Sudameriko ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo.[8] Ĝi estis registrita kiel vaganta en Trinidado[3] kaj en subŝtatoj de Usono Teksaso kaj Virginio[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Garrigues, Richard., P. Camacho-Varela, M. Montoya, P. O'Donnell, J. Zook. OFFICIAL LIST OF BIRDS OF COSTA RICA 2020-2021 [1] Alirita la 12an de Oktobro, 2022
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (rete). American Ornithological Society. [2] Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 3,0 3,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 4,0 4,1 Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P., eld. (Aŭgusto 2022). "Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin". IOC World Bird List. v 12.2. Alirita la 9an de Aŭgusto, 2022.
- ↑ 5,0 5,1 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [4] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [5] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 7,0 7,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutebla el [6] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Taylor, B., A. Bonan, P. F. D. Boesman, kaj C. J. Sharpe (2020). Paint-billed Crake (Mustelirallus erythrops), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [7] Alirita la 12an de Oktobro, 2022
- ↑ (1979) “Paint-Billed Crake in Guyana”, The Auk 96 (2), p. 425. Alirita 12an de Oktobro, 2022..
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Associação Mãe-da-lua Paint-billed crake (Mustelirallus erythrops) - Fotoj kaj notoj
| ||||||||||||||||||



