Ruĝbeka mutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka mutuo
Ruĝbeka mutuo sidas sur grimpilo
Ruĝbeka mutuo sidas sur grimpilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: birdoj
Ordo: Kokoformaj
Familio: Kracedoj
Subfamilio: Kracenoj Cracinae
Genro: Crax
Specio: C. blumenbachii
Crax blumenbachii
Spix, 1825
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka mutuoRuĝbeka kraco, Crax blumenbachii, estas kraceda birdo endemia de la atlantika arbaro. Tiu familio estas parenca de la nestamasuloj el Aŭstralazio.

Tiu specio estas averaĝe 84 cm longa kaj prezentas seksan duformismon. Viraj estas nigraj kaj havas blankan ventron kaj nigran hartufon, nome longan kreston. Ilia bekobazo estas ruĝa. Ĉe inoj la hartufo estas blankeca. Iliaj kruroj estas ruĝecaj kaj la flugiloj kaj la ventro estas brunecaj. La beko estas griza kaj sia bazo nigra. Do, la ĉefa trajto karaktera de la specio, kiu nomigas ĝin laŭ la komuna nomo, mankas ĉe inoj. Eĉ ĉe la iriskoloroj ambaŭ seksoj diferenciĝas: brunaj ĉe maskloj kaj oranĝecaj ĉe inoj.[1]

La Ruĝbeka mutuo manĝas fruktojn, semojn, foliojn kaj malgrandajn senvertebrulojn, surgrunde aŭ surarbe. Tiu specio vivas sole aŭ en grupoj de ĝis kvar uloj. Ili nestumas ĉe la meza parto de la kanopeo kaj la kovoperiodo estas de 28 tagoj.

Pro la senĉesa detruo de ties biomo la Ruĝbeka mutuo malplivastiĝas en sia teritorio kaj nune ĝi estas trovebla nur en limigitaj regionoj de tri brazilaj subŝtatoj: suda Bahio, norda Rio-de-Ĵanejro kaj orienta Minas-Ĝerajso. Oni ne konas subspeciojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodríguez Mahecha, J.V., Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas, p. 52. Bogotá: Conservación Internacional.
  2. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]