Ruĝbruna emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbruna emberizo
Ruĝbruna emberizo
Ruĝbruna emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. rutila
Emberiza rutila
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza rutila MHNT

La Ruĝbruna emberizo (Emberiza rutila) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi estas malgranda emberizo, 14 al 15 cm longa. La vosto estas mallonga kun malmulta aŭ nenia blanko en eksteraj vostoplumoj. Reproduktaj maskloj havas brilbrunajn suprajn partojn nun brikeca nuanco ĉefe en kapo, supra brusto kaj pugo, iom pli strieca en supra dorso. La brusto kaj ventro estas flavaj kun strieco en flankoj. Flugilplumoj kaj vosto estas pli nigrecaj. Nereproduktaj maskloj estas similaj sed iom pli senkoloraj pro bruna koloro parte kaŝita de palaj plumobordoj. La ino estas ĉefe senkolore bruna kun malhela strieco supre dum la subaj partoj estas ĉefe palflavaj. La pugo estas senkolore bruna kaj la gorĝo sablokolora.

La varia, altatona kanto estas elsendita el ripozejo malalte en arbo. La alvoko estas mallonga zik, simila al la alvoko de la Malgranda emberizo.

Ili reproduktiĝas en Siberio, norda Mongolio kaj nordorienta Ĉinio. Ĝi estas longdistanca migranto, kiu vintrumas en suda Ĉinio, Sudorienta Azio kaj nordorienta Barato. Estas nombro de vidaĵoj el Eŭropo sed kelkaj el tiuj estas konsiderataj fuĝintoj el kaptiveco pli ol aŭtentaj vagantoj. Dum la reprodukta sezono ili loĝas en malferma arbaro kun grundokovraĵo kaj arbustoj. Vintrantaj kaj migrantaj birdoj loĝas en farmoj, arbustaroj kaj arbarbordoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lee, Woo-Shin, Koo, Tae-Hoe & Park, Jin-Young (2000) A Field Guide to the Birds of Korea, LG Evergreen Foundation, Seoul.
  • Lewington, Ian; Alström, Per & Colston, Peter (1991) A Field Guide to the Rare Birds of Britain and Europe, HarperCollins.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 2, Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]