Saltu al enhavo

Ruĝdorsa lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝdorsa lanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: L. collurio
Lanius collurio
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo

 Reproduktaj teritorioj
 Migrado
 Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Ruĝdorsa lanio (Lanius collurio) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj.

    Ruĝdorsa lanio

    Ĝi 16–18 cm kaj havas dikan, hokfinan bekon. La masklo havas ruĝecbrunan dorson kaj blugrizajn kaposupron kaj pugon. La tipa inter lanioj larĝa okulstrio estas nigra kun blanka superokula strieto, ankaŭ la gorĝo blanka, la korposubo blankeca kun rozkolora nuanco. La vosto estas nigra, la eksteraj vostoplumoj estas parte blankaj en supraj partoj, do bildo simila al tiuj de enantoj. La flugilplumoj estas malhelaj.

    La femalo - en ordinaraj cirkonstancoj – havas nek la nigran okulstrion, nek la grizan korposupron. Ŝia dorso estas pala rusta-bruna. Ŝia korposubo estas flaveta kun ondaj, brunaj krucaj strioj (skvameco). La junbirdoj similas al la femalo, sed ilia plumaro estas pli ruĝeca.

    Ĝia voĉo estas raspa "ĉet, ĉek", ĝia kanto estas mallaŭta, belsona pepado, en kiun ĝi plektas la klakantajn voĉojn kaj imititajn kantojn de aliaj birdoj.

    La ruĝdorsa lanio flugas rekte; ĝi kelkfoje flugstaras aŭ glisas sube por kapti la predon. Ĝi plej ofte gvatobservas de sur elstaranta branĉo.

    Ĝi manĝas grandajn insektojn, malgrandajn ranojn, lacertojn, musojn, sorikojn kaj birdetojn. Ĝi ofte dornopikas la kaptitajn nutraĵojn kaj ofte kolektas tre abundan nutraĵaron por mizeraj tempoj, se abundas la predaro.

    Ĝia vivloko estas la arbustaj areoj, apudvojaj heĝoj, makisoj. Ili reproduktiĝas ankaŭ en malferma kultivata kamparo kun kratago kaj Hundorozo.

    Ĝi konstruas neston sur arbustoj aŭ arbedoj, relative sube dum 4-6 tagoj kaj la femalo demetas 5-7 ovojn.

    Distribuado

    [redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas migranta birdo, ĝi reproduktiĝas en Eŭropo (el norda Iberio al suda Skandinavio kaj al Orienta Eŭropo) kaj okcidenta Azio kaj vintras en tropika Afriko; la unuaj maskloj alvenas fine de aprilo, komence de majo el Afriko. Ĝi preskaŭ malaperis en okcidenta Eŭropo pro evoluo en la agrikulturo (la troa agrikulturigo instigis intensan ekuzon de malbonaj agroj). Ekzemple la specio estas probable formortinta en Britio kiel reproduktanta birdo, kvankam oftas kiel migranta. Ĝi estas protektata birdo en Britio laŭ Biodiversity Action Plan. En Hungario nestas 600 000 paroj, kiu estas 30 % de la populacio de Ruĝdorsa lanio en la Eŭropa Unio. Freŝdate, ekde 2004, pligrandigo de la nombro de nestofarantaj paroj observiĝas en Belgujo, Francujo kaj Nederlando [2]. En Hispanio dum jardekoj la specio estis registrita nur en nordaj montaroj (el Pireneoj al Galegio) kaj lastatempe ekdisvastiĝis laŭ la Centra Sistemo. En Oktobro 2020 oni publikigis detalan studon kiu montris la evoluon de tiu disvastiĝo.[3]

    La Ruĝdorsa lanio iĝis en 2006, la birdo de la jaro en Hungario.

    Rijado, Saŭdarabio, Aprilo 1993
    Lanius collurio - MHNT
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Lanius collurio - Muzeo de Tuluzo

    Precizeco en birdomigrado

    [redakti | redakti fonton]

    Tiu ĉi malgranda birdo kiu pezas malpli 30 gramojn sukcesas flugi pli ol 11 000 kilometrojn, el Skandinavio ĝis la sudo de Afriko, per preskaŭ matematika precizeco. Ili sekvas tiom precizan tempon ke la variado inter kelkaj unuopaj birdoj apenaŭ estas 6%. Esploristoj de la Universitato de Lund, en Svedio, ĵus montris tion pere de esplorado de flugoregistriloj, kiuj pezas malpli ol unu gramo. Tiel ili povis registri la tutan migradon kaj precize kvantigi la flugotempojn, etapojn kaj variado inter unuopuloj; tiu studo publikiĝis en Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences.[4]

    Okulfrapas la rezultoj de la studo: dum la printempa migrado, la totala flugotempo inter individuoj diferencas apenaŭ ĉirkaŭ 6%, kvankam temas pri ĉirkaŭ 270 flugohoroj en 43 flugonoktoj tra pli ol 11 000 kilometroj. Tio montras la fizikan fortan rezistadon de tiuj birdetoj, kaj plej surprize la regulareco de ilia veturplano: bone markitaj etapoj, ripozoj kaj reekveturoj, ripetitaj preskaŭ senvarie inter unuopuloj. Krome la esplorado malfermas pluajn demandojn pri la fiziologiaj kaj neŭrologiaj mekanismoj kiuj ebligas tiun precizecon. La kombinado de detala genetika programo kun mediaj signaloj –kiel magneta kampo, sunpozicio kaj ventoj– eble klarigas la registritan precizecon, sed la studo celas nur havigi solidan empirian bazon por plua esplorado.[5]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. BirdLife International (2004). Lanius collurio. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
    2. Anonimo 2010 : Op de voorgrond : de Grauwe Klauwier. Mens en Vogel, 48/2, 6-11. nederlande
    3. Juan Carlos Hidalgo, Carlos Talabante, Elena Baonza kaj Alfredo H. Ortega, "Así fue cómo colonizó el alcaudón dorsirrojo el Sistema Central", Quercus, 416, Oktobro 2020, pp. 16-23.
    4. Sissel Sjöberg, Pablo Macías-Torres, Arne Andersson, Johan Bäckman, Kasper Thorup, Anders Peter Tøttrup, kaj Thomas Alerstam The structure of the annual migratory flight activity in a songbird En Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences, 15a de oktobro 2025, alirita la 29an de marto 2026.
    5. Ramón Díaz ¿Por qué es tan sorprendentemente preciso el vuelo de las aves migratorias? La ciencia halla por fin la respuesta El Periódico Extremadura, 29a de marto 2026, alirita la 29an de marto 2026.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]