Ruĝeckrona ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona ajmofilo
Aimophila ruficeps eremoeca, en Teksaso
Aimophila ruficeps eremoeca, en Teksaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. ruficeps
Aimophila ruficeps
(Cassin, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rufous-crowned Sparrow (Aimophila ruficeps) (20342481992).jpg
Rufous-crowned Sparrow (Aimophila ruficeps) (20342481992)

La Ruĝeckrona ajmofilo, Aimophila ruficeps, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj. Tiu paserino troviĝas ĉefe en Sudokcidenta Usono kaj multe de la interno de Meksiko, sude al Sierra Nevada (Meksiko), kaj al la marbordo de Pacifiko al sudokcidento de tiu montaro. Ties distribuado estas disereca, kun populacioj ofte izolataj unu el alia. Oni agnoskas ĝenerale 12 subspeciojn, kvankam oni sugestis ĝis 18. Tiu birdo havas brunan dorson kun malhela strieco kaj grizaj subaj partoj. La krono estas ruĝeca (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj la vizaĝo kaj la superokulo estas grizeca kun bruna aŭ ruĝeca strio etenda el ĉiu okulo kaj dika nigra mustaĉa strio.

Tiuj ajmofiloj manĝas ĉefe semojn vintre kaj insektojn printempe kaj somere. La birdoj estas ofte teritoriaj, kaj maskloj gvardas sian teritorion pere de kanto kaj memmontrado. Flugo estas rara ĉe tiu specio, kiu preferas salteti surgrunde por moviĝo. Ili estas monogamaj kaj reproduktiĝas dum printempo. La ino demetas 2 al 5 ovojn en nesto, kiu estas tasforma kaj bone kaŝita. Plenkreskaj ajmofiloj estas predataj de hejmkatoj kaj malgrandaj rabobirdoj, dum junuloj povus esti predataj de ampleksa gamo de mamuloj kaj reptilioj. Oni scias ke ili vivas ĝis 3 jaroj, kaj precize plus 2 monatoj. Kvankam la specio estis klasita kiel Malplej Zorgiga, aŭ neminacata je formorto, kelkaj subspecioj estas minacataj pro habitatodetruo kaj unu el ili eble jam estas formortinta.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo apartenas al la familio de Emberizedoj, kiu konsistas el la Amerikaj paseroj kaj la Eŭraziaj emberizoj. La Amerikaj paseroj estas novmondaj semomanĝantoj kun konusformaj bekoj, brunaj aŭ grizaj plumaroj, kaj distingaj kapobildoj. La birdoj de la genro Aimophila estas mezgrandaj, nome (13.0 al 20.0 cm) longaj, loĝas en aridaj arbustaroj, havas longajn bekojn kaj vostojn proporcie al ties korpogrando same kiel mallongajn, rondoformajn flugilojn kaj konstruas tasformajn nestojn.[1][2]

La Ruĝeckrona ajmofilo estis priskribitaj en 1852 de la usona ornitologo John Cassin kiel Ammodramus ruficeps.[3] Ĝi estis priskribita ankaŭ kiel apartenanta al la genro Peucaea, kiu enhavis kelkajn paserojn de la genro Aimophila kiuj kunhavas karakterojn, kiaj pli grandaj bekoj kaj flava makulo sub la kurvo de la flugilo, kion aliaj membroj de la genro ne havas. Tamen la disigo de la paseroj de Peucaea en separata genro ne estas ĝenerale agnoskata.[3][4] Analizo per filogenetiko de 2008 de la genro Aimophila dividis ĝin en kvar genroj, kun la Ruĝeckrona ajmofilo kaj ties du plej proksimaj parencoj, nome la Oahaka ajmofilo kaj la Ruĝeca ajmofilo, plue ene de la genro Aimophila.[5] Krome, tiu studo sugestis, ke la Ruĝeckrona ajmofilo povus esti pli proksime rilata al la brunaj pipiloj de la genro Pipilo ol la aliaj membroj de la historia genro Aimophila.[5]

La deveno de la nuna genronomo, Aimophila, estas el la greka aimos/ἀιμος, signife "arbusto", kaj -filos/-φιλος, signife "ema",[6] kio donus ion kia “arbustema”. La specia epiteto “ruficeps” estas laŭlitera derivaĵo de la komuna nomo, devena el la latina rufus, signife "ruĝeca" aŭ "flavbruna", kaj -ceps, el caput, signife "kapo".[7] Tiu birdo estas ankaŭ foje nomata populare kiel Rokpasero pro sia prefo por rokaj deklivoj.[8]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas ĝenerale 12 subspeciojn,[3] kvankam foje oni nomigas ĝis 18.[4]

  • A. r. ruficeps, la nomiga subspecio, estis priskribita de Cassin en 1852.[9] Ĝi troviĝas en marbordaj teritorioj de Kalifornio kaj en okcidentaj deklivoj de Sierra Nevada.[10] Tiu subspecio estas pli malhela kaj rimarkinde pli malgranda ol A. r. eremoeca kaj havas distingan ruĝecbrunan striecon en siaj supraj partoj.[3]
  • A. r. canescens estis priskribita de la usona ornitologo W.E. Clyde Todd en 1922,[9] kaj troviĝas en sudokcidenta Kalifornio kaj nordorienta Baja California tiom oriente kiom ĝis la bazo de San Pedro Martir.[10] Dum la specio estis listita kiel Malplej Zorgiga, tiu subspecio estis listita kiel "specio de speciala zorgo" fare de la California Department of Fish and Game, signife ke tiu populacio estas minacata je formorto.[8] Ŝajne ĝi estas tre simila al la nomiga A. r. ruficeps sed ĝi estas pli malhela.[3]
  • A. r. obscura, priskribita de Donald R. Dickey kaj Adriaan van Rossem en 1923,[9] troviĝas en la Kanalinsuloj de Kalifornio en Santa Cruz, Anakapa, kaj iam en Santa Catalina.[10][8] Dum la populacio de Santa ne estis observata el 1863, tiu subspecio ŝajne koloniiigs la insulon Anakapa.[8] Ne ekzistas vidaĵo el ili antaŭ 1940.[11] Tiu subspecio estas simila la A. r. canescens sed estas pli malhela.[3]
  • A. r. sanctorum estis priskribita de van Rossem en 1947.[9] Ĝi troviĝis en la Insulo Todos Santos ĉe la marbordo de nordokcidenta Baja California.[10][12] Tiu subspecio estas formortinta plej verŝajne.[13][8] Tiu estas la plej malhela el la marbordaj subspecioj, ĉefe en suba ventro.[3]
  • A. r. sororia estis priskribita de Robert Ridgway en 1898,[9] kaj troviĝas en la montoj de suda Baja California, specife en la Sierra de la Laguna.[10] Ĝi estas la plej pala el la marbordaj subspecioj.[3]
  • A. r. scottii, priskribita de George Sennett en 1888,[9] troviĝas el norda Arizono al Nov-Meksiko suden al nordorienta Sonora kaj nordokcidenta Coahuila.[10] Ŝajne ĝi estas pli malhelgriza ol A. r. eremoeca kaj havas pli mallarĝan kaj malhelruĝecan striecon en brusto.[3]
  • A. r. rupicola estis priskribita de van Rossem en 1946.[9] Ĝi troviĝas en montoj de sudokcidenta Arizono.[10] Ĝi estas simila laŭ aspekto al A. r. scottii sed ĝi estas pli malhela kaj pli griza en dorso.[3]
  • A. r. simulans estis priskribita de van Rossem en 1934,[9] kaj troviĝas en nordokcidenta Meksikio el sudorienta Sonora kaj sudokcidenta Chihuahua al Nayarit kaj norda Jalisco.[10] Ĝi havas pli ruĝecan koloron en dorso kaj estas pli pala en suba ventro ol A. r. scottii.[3]
Ĝeneralaj karakteroj de Ruĝeckrona ajmofilo
  • A. r. eremoeca estis priskribita de N. C. Brown en 1882.[9] Ĝi troviĝas el sudorienta Koloradio al Nov-Meksiko, Teksaso, norda Chihuahua, kaj centra Coahuila.[10] Ĝi havas grizecajn suprajn partojn kaj malhelan bruston.[3]
  • A. r. fusca, priskribita de Edward William Nelson en 1897,[9] troviĝas en okcidenta Meksikio el suda Nayarit al sudokcidenta Jalisco, norda Colima, kaj Michoacan.[10] Ĝi estas pli malhela kaj pli ruĝeca en supraj partoj ol A. r. australis. Ĝi posedas ankaŭ pli malhelan ruĝecan kronon kiu ne montras grizan striecon post la mezo.[3]
  • A. r. boucardi estis priskribita de Philip Sclater en 1867,[9] kaj troviĝas en orienta Meksikio el suda Coahuila al San Luis Potosí, norda Puebla, kaj suda Oaxaca.[10] Tiu subspecio estas pli malhela ol A. r. eremoeca kaj havas brunan, ne ruĝecan, striecon en brusto.[3]
  • A. r. australis, priskribita de Edward William Nelson en 1897,[9] loĝas en suda Meksikio el Guerrero al suda Puebla kaj Oaxaca.[10] A. r. scottii estas simila en aspekto, sed tiu subspecio estas pli malgranda kaj havas pli mallongan bekon.[3]

La aliaj ses subspecioj kiuj estas foje agnoskataj estas A. r. extima kaj A. r. pallidissima, kiuj estis priskribitaj de A. R. Phillips en 1966, A. r. phillipsi, kiu estis priskribita de J.P. Hubbard kaj Crossin en 1974, kaj A. r. duponti, A. r. laybournae, kaj A. r. suttoni, kiuj estis priskribitaj de J.P. Hubbard en 1975.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

A. r. boucardi

La Ruĝeckrona ajmofilo estas malgrandeca pasero 13.0 cm longa, kaj maskloj kutime pli grandaj ol inoj.[2][3][9] Iĝi gamas el 15 al 23 g peze kaj averaĝas ĉirkaŭ 19 g.[2] Ĝi havas brunan dorson kun malhela strieco kaj grizajn subajn partojn kun pli helbruna suba ventro. Ties flugiloj estas mallongaj, rondoformaj kaj brunaj kaj ne havas flugilstriojn aŭ linion de plumoj de kontrasta koloro meze de la flugilo. La vosto estas longa, bruna kaj rondoforma. La vizaĝo kaj la superokulo estas griza kun bruna aŭ ruĝeca strio etende el ĉiu okulo kaj dikan nigran striecon en ĉiu vango.[9] La krono gamas el ruĝeca al bruna, karaktero kiu havigas al la specio sian komuna nomon, kaj kelkaj subspecioj havas grizan striecon tra la centro de la krono.[1][3] La beko estas flava kaj konusforma.[9] La gorĝo estas blanka kun malhela strio mustaĉa. Ties kruroj kaj piedoj estas rozkolorecaj al grizecaj.[3] Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, sed junuloj de Ruĝeckrona ajmofilo havas brunan kronon kaj nombrajn striojn en brusto kaj flankoj dum printempo kaj aŭtuno.[9]

La kanto estas mallonga, rapida, bolanta serio de notoj ĉip kiu povas akceli ĉe la fino, kaj la alvokoj inkludas nazecan chur kaj fajnan ci.[3] Kiam estas minacata aŭ separata el la partnero, tiu pasero elsendas alvokon dia-dia-dia.[14]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĉaparalo, kutima nestohabitato en Kalifornio

Tiu birdo troviĝas en sudokcidenta Usono kaj Meksikio el marnivelo al 2,987.0 m, kvankam ĝi tendencas esti inter 914.0 kaj 1,829.0 m.[3][8] Ĝi loĝas en Kalifornio, suda Arizono, suda Nov-Meksiko, Teksaso kaj centra Oklahomo suden laŭlonge de Baja California kaj en okcidenta Meksikio al suda Puebla kaj Oaxaca. En mezokcidenta Usono, tiu pasero troviĝas tiom orienten kiom ĝis malgranda parto de okcidenta Arkansaso, kaj ankaŭ en malgranda regiono de nordorienta Kansaso, ties plej nordorienta habitato. La teritorio de tiu specio estas nesekva kaj formiĝas el multaj malgrandaj, izolataj populacioj.[8] La Ruĝeckrona ajmofilo estas nemigranta specio, kvankam oni scias, ke la monta subspecio descendas al pli malaltaj lokoj dum akraj vintroj.[8] Maskloj de tiuj paseroj havas kaj defendas siajn teritoriojn la tutan jaron.[8]

Tiu pasero troviĝas en malferma kverkarbaro kaj sekaj altaj teroj kun herbeca vegetaĵaro kaj arbustoj. Ĝi troviĝas ofte ĉe rokaj apartaĵoj. Tiu specio estas ankaŭ el marbordaj arbustaroj kaj areoj de ĉaparalo.[3] La Ruĝeckrona ajmofilo loĝas en malfermaj areoj klarigitaj de incendioj.[8]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La averaĝa teritorigrando de la Ruĝeckrona ajmofilo en la ĉaparalo de Kalifornio gamas el 1.0 ha al 2.0 ha.[8] La denseco de la teritorioj varias depende de la tipo de habitato, enhavante po 2.5 al 5.8 teritoriojn por 40.0 ha de 3 al 5jaraĝa incendiita ĉaparalo kaj po 3.9 al 6.9 teritoriojn je la sama kvanto de marborda arbustaro.[8] Unu paro tendencas esti gasto de unu teritorio, kvankam birdoj senpartneraj vidiĝis kunhavantaj teritorion kun parigita paro.[8]

Tiu pasero ne estas flugema kaj uzas ĉefe kuradon kaj saltadon por moviĝi.[2] La Ruĝeckrona ajmofilo manĝas foje en paroj dum la reprodukta sezono, kaj en familigrandaj grupoj de fino de la somero al komenco de la aŭtuno. Dum vintro ili povas foje troviĝi en izolataj miksitaj kunmanĝantaroj.[8]

Predantoj de plenkreskuloj de Ruĝeckrona ajmofilo estas hejmkatoj kaj malgrandaj rabobirdoj kiaj la Kupera akcipitro kaj la Striakcipitro, la Amerika turfalko kaj la Blanka milvo.[15] La nestoj povas esti predataj de gamo de specioj kiaj mamuloj kaj reptilioj kiaj serpentoj, kvankam oni ne observis rekte nestopredadon, kaj oni observis tri tipojn de trompoceremonio por eviti eventualajn predantojn; la rodula kuro, la rompita flugilo kaj la falo el arbusto.[8] Birdoj adoptas la ceremonion de rodula kuro por eviti predantojn. La kapo, kolo kaj vosto estas sube, flugiloj fermitaj kaj plumoj ŝvelaj dum la birdo kuras rapide kaj krias konstante alarmalvokon.[16][17] En la ceremonio de la rompita flugilo, la pasero imitas havi rompitan flugilon trenante unu surgrunde kaj saltetante el la nesto, kio apartigas la predanton for ĝis kiam la birdo ŝanĝas agadon kaj fuĝas el la predanto.[18] Plenkreskulo de Ruĝeckrona ajmofilo forigas nestopredanton per falo el pinto de arbusto por allogi la predanton per la ceremonio de la falo el la arbusto.[19]

La plej longa vivodaŭro konstatita por Ruĝeckrona ajmofilo estas tri jaroj, du monatoj.[2] Du specioj de iksodo, nome Amblyomma americanum kaj Ixodes pacificus, parazitas tiun paseron.[2]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Paro en Kalifornio

Tiu pasero manĝas ĉefe malgrandajn semojn de herboj kaj fiherboj, tigojn de freŝaj herboj, kaj pli molajn planterojn aŭtune kaj vintre.[8] Dum tiuj sezonoj, insektoj kiaj formikoj, akridoj, grundoskaraboj kaj koĉoj same kiel araneoj formas malgrandan parton de ties dieto. Printempe kaj somere la dieto de tiu birdo inkludas pli grandan kvanton kaj varion de insektoj.[14]

La Ruĝeckrona ajmofilo manĝas malrapide sur aŭ ĉe grundo piedirante aŭ saltetante inter arbustoj aŭ densaj herboj.[8] Kvankam ĝi foje manĝas en herbejaj areoj, ĝi estas preskaŭ neniam observita manĝanta en malferma kamparo. Ĝi estis foje observata manĝanta en branĉoj kaj malaltaj arbustoj.[14] Dum la reprodukta sezono ĝi serĉas sian manĝon el herboj kaj malaltaj arbustoj.[8] Tamen kutime la specio akiras sian manĝon ĉu plukante ĉu malpli ofte gratante je seka foliaro. Tiu birdo tendencas manĝi en malgranda familigrupo kaj en limigita areo.[14]

Oni ne scias ĉu tiu specio akiras ĉian necesan akvon el la manĝo aŭ ili devas ankaŭ trinki; tamen oni observis ĝin kaj trinkantan kaj bananta en akvoflakoj post pluvoŝtormoj.[8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeckrona ajmofilo reproduktiĝas en disa densa arbustaro. Maskloj allogas partneron per kantado el regulaj postenoj borde de siaj teritorioj tra la tuta reprodukta sezono. Tiuj birdoj estas monogamaj, kaj havas nur unu partneron dume, kaj paroj ofte restas kune dum kelkaj jaroj.[8] Se dumkante maskloj kontaktiĝas, ili povas dekomence levi siajn kronojn kaj fruntas la grundon por montri tiun econ; se tio malsukcesas forigi la alian masklon, ili rigidigas sian korpon, mallevas siajn flugilojn, levas siajn vostojn kaj streĉas sian kapon for.[8] Masklo gvardas sian teritorion la tutan jaron.[8]

Dum oni ne scias kiam precize ekas la reprodukta sezono, oni observis plej frue tiun specion alportanta nestomaterialon la 2an de marto en suda Kalifornio.[8] La ino konstruas diketan, dikmuran malferman tasforman neston tipe surgrunde, kvankam foje en malalta arbusto 46 cm super ĝi, el sekaj herboj kaj radiketoj, foje kun arboŝeleroj, malgrandaj bastonetoj kaj herbotigoj.[2][8] Nestoj estas bone kaŝitaj, ĉar ili estas konstruitaj ĉe arbustoj aŭ altaj herboj aŭ sub pendanta roko kun kaŝiga vegetaĵaro.[8] Kiam pasero elektas nestolokon, ĝi kutime revenas al sama loko dum multaj jaroj.[8] La ino demetas 2 al 5 ovojn kaj tipe faras po unu ovodemetadon jare, kvankam kelkaj birdoj en Kalifornio faris 2 aŭ eĉ 3 ovodemetadojn jare.[8][9] Kaze de nestuma malsukceso, oni faras anstataŭantan ovodemetadon.[8] La ovoj estas nemarkataj, palbluece blankecaj.[14] Oni konstatis foje ovarojn de Ruĝeckrona ajmofilo parazitataj de la Brunkapa molotro.[8][20]

Kovado de la ovoj daŭras 11 al 13 tagoj kaj estas farata sole de la ino. La idoj estas nudaj kaj ekplumoj ne ekmontriĝas ĝis la tria tago. Nur inoj kovas la idojn, kvankam ambaŭ gepatroj povas alporti enterajn insektojn al la idoj. Elnestiĝo okazas post 8 aŭ 9 tagoj, kaj tiam la juna Ruĝeckrona ajmofilo ankoraŭ ne kapablas flugi, kvankam ĝi povas kuri tra subkreskaĵaro; dum tiu tempo ĝi estas ankoraŭ manĝigata de la gepatroj. Junuloj kutime lasas la patran teritorion kaj moviĝas al apuda habitato aŭtune aŭ komence de vintro. Reprodukta sukceso ege varias depende de la jara pluvokvanto kaj estas pli alta en humidaj jaroj pro El Niño, ĉar malvarma pluva vetero malpliigas la aktivecon de serpentoj, ĉefa predanto de la nestoj de tiu specio.[21]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeckrona ajmofilo estas traktata kiel specio Malplej Zorgiga, aŭ ne minacata pro formorto, fare de BirdLife International pro sia granda geografia teritorio de ĉirkaŭ 1,200,000 km², ĉirkaŭkalkulata populacio de 2.4 milionoj de individuoj kaj manko de populacimalpliiĝo de 30 % dum la lastaj dek jaroj.[22] En jaroj sen sufiĉa pluvokvanto, multaj birdoj malsukcesas reproduktiĝi kaj tiuj kiuj reproduktiĝas produktas malpli da idoj.[23][24] Kelkaj el la lokaj populacioj de tiu birdospecio estas minacataj kaj malpliiĝas nombre.[8] La insulaj subspecioj kaj populacioj malpliiĝis en kelkaj kazoj: A. r. sanctorum de insulo Todos Santos ŝajne estas formortinta,[13] kaj la populacioj de insulo Santa Catalina kaj de la Insuloj de San Martin en Baja California ne estis vidataj el komenco de la 1900-aj jaroj.[8] Populacioj de tiu specio en suda Kalifornio ankaŭ malpliigas sian teritorion pro urbanizado kaj agrikultura disvolvigo en la regiono. Aldone oni scias ke tiu pasero estis venenigita pere de la rodulicido warfarin, kvankam necesas pli da studo por determini la sekvon de pesticidoj je la Ruĝeckrona ajmofilo.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Howell, Steve N.G.; Sophie Webb. (1995) 'A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America'. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Omari, Amel; Ann Fraser. Aimophila ruficeps. Animal Diversity Web (2007). Alirita 2009-04-12.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 Byers, Clive; Curson, Jon; Olsson, Urban. (1995) Sparrows and Buntings: A Guide to the Sparrows and Buntings of North America and the World. Pica Press, p. 296–7. ISBN 1873403194.
  4. 4,0 4,1 4,2 ITIS Standard Report Page: Aimophila ruficeps. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 2009-04-12.
  5. 5,0 5,1 (2009) “A molecular systematic review of two historically problematic songbird clades: Aimophila and Pipilo”, Journal of Avian Biology 40 (2), p. 206–216. doi:10.1111/j.1600-048X.2009.04514.x. 
  6. Holloway JE. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Portland, Oregon: Timber Press, p. 17. ISBN 0881926000.
  7. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 8,18 8,19 8,20 8,21 8,22 8,23 8,24 8,25 8,26 8,27 8,28 8,29 8,30 8,31 Thorngate, Nellie; Monika Parsons. California partners in flight coastal scrub and chaparral bird conservation plan Rufous-crowned Sparrow (Aimophila ruficeps). California Partners in Flight (2005). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2008-01-19.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 9,14 9,15 9,16 Gough, Gregory. Rufous-crowned sparrow Aimophila ruficeps. Patŭent Bird Identification InfoCenter. USGS Patŭent Wildlife Research Center (2000-12-28). Arkivita el la originalo je 2006-09-24. Alirita 2007-01-18.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 Clements, James F. (2007) 'The Clements Checklist of Birds of the World Sesa Eldono. Ithaca, NY: Comstock Publishing Associates, p. 681–682. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  11. (1972) “Origin and differentiation of the avifauna of the Channel Islands, California.”, Condor (PDF) 74 (3), p. 295–315. doi:10.2307/1366591. Alirita 2009-02-13..  Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2010-12-17.
  12. (June 1917) “Birds of the islands off the coast of southern California”, Pacific Coast Avifauna 12, p. 80. Alirita 2009-02-13..  Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-14. Alirita 2010-12-17.
  13. 13,0 13,1 Donlan, CJ; Tershy, B. R.; Keitt, B. S.; Wood, B.; Sanchez, J. A.; Weinstein, A.; Croll, D. A. kaj Alguilar, J. L.. (2000) Island conservation action in northwest Mexico. In Browne, D. H.; Chaney, H. and Mitchell, K. (eds.). Proceedings of the Fifth California Islands Symposium (PDF), Santa Barbara Museum of Natural History, Santa Barbara, California, USA., p. 330–338. Arkivigite je 2010-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-28. Alirita 2010-12-17.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Kaufman, Kenn. (1996) 'Lives of North American Birds'. Boston: Houghton Mifflin, p. 583. ISBN 0-618-15988-6.
  15. (2004) “Annual survivorship of the sedentary rufous-crowned sparrow (Aimophila ruficeps): no detectable effects of edge or rainfall in southern California”, The Auk 121 (3), p. 904–916. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0904%3AASOTSR%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0904:ASOTSR]2.0.CO;2]]. 
  16. Rowley, Ian (1962). “'Rodent-run' distraction display by a passerine, the Superb Blue Wren Malurus cyaneus (L.)”, Behaviour 19, p. 170–76. doi:10.1163/156853961X00240. 
  17. Barrows, Edward M.. (2001) Animal behavior desk reference, 2‑a eldono, CRC press, p. 177. ISBN 0849320054.
  18. Hauser, Marc D.. (1997) The evolution of communication. Cambridge, MA: MIT Press, p. 588. ISBN 0262581558.
  19. Collins, Paul W. Rufous-crowned Sparrow (Aimophila ruficeps), en The Birds of North America Online, Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, Novjorkio, 1999 http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/472/articles/behavior 10.2173/bna.472, konsultita la 2009-04-11.
  20. Miles DB (1986). “A record of Brown-headed Cowbird Molothrus ater nest parasitism of Rufous-crowned Sparrows Aimophila ruficeps”, Southwestern Naturalist 31 (2), p. 253–254. doi:10.2307/3670570. 
  21. (November 2002) “Variation in a sparrow's reproductive success with rainfall: food and predator-mediated processes”, Oecologia 133 (3), p. 315–324. doi:10.1007/s00442-002-1040-3. 
  22. Species factsheet: Aimophila ruficeps. BirdLife International (2007). Alirita 2008-01-19.[rompita ligilo]
  23. (2005) “Avian reproductive failure in response to an extreme climatic event.”, Oecologia (PDF) 142 (3), p. 398–406. doi:10.1007/s00442-004-1734-9. Alirita 2009-02-13..  Arkivigite je 2006-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-08. Alirita 2010-12-17.
  24. (2004) “Annual survivorship of the sedentary rufous-crowned sparrow (Aimophila ruficeps): No detectable effects of edge or rainfall in southern California.”, The Auk (PDF) 121 (3), p. 904–916. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0904%3AASOTSR%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0904:ASOTSR]2.0.CO;2]]. Alirita 2009-02-13..  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2010-12-17.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Tezoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Bolger DT, Scott TA & Rotenberry JT (1997). “Breeding bird abundance in an urbanizing landscape in coastal Southern California”, Conservation Biology 11 (2), p. 406–421. doi:10.1046/j.1523-1739.1997.96307.x. 
  • Borror DJ (1971). “Songs of Aimophila sparrows occurring in the USA”, Wilson Bulletin 83 (2), p. 132–151. 
  • Carson RJ & Spicer GS (2003). “A phylogenetic analysis of the emberizid sparrows based on three mitochondrial genes”, Molecular Phylogenetics & Evolution 29 (1), p. 43–57. doi:10.1016/S1055-7903(03)00110-6. 
  • Deviche P, McGraw K & Greiner EC (2005). “Interspecific differences in hematozoan infection in sonoran desert Aimophila sparrows”, Journal of Wildlife Diseases 41 (3), p. 532–541. 
  • Hardy JW (1980). “The Oaxaca Sparrow Aimophila-Notosticta has a chatter vocalization”, Condor 82 (1), p. 111. doi:10.2307/1366802. 
  • Hubbard JP (1975). “Geographic variation in non-California populations of the Rufous Crowned Sparrow”, Nemouria 15, p. 1–28. 
  • Morrison SA & Bolger DT (2002). “Lack of an urban edge effect on reproduction in a fragmentation-sensitive sparrow”, Ecological Applications 12 (2), p. 398–411. doi:[[doi:10.1890%2F1051-0761%282002%29012%5B0398%3ALOAUEE%5D2.0.CO%3B2|10.1890/1051-0761(2002)012[0398:LOAUEE]2.0.CO;2]]. 
  • Morrison SA & Bolger DT (2002). “Variation in a sparrow's reproductive success with rainfall: Food and predator-mediated processes”, Oecologia 133 (3), p. 315–324. doi:10.1007/s00442-002-1040-3. 
  • Morrison SA, Bolger DT & Sillett TS (2004). “Annual survivorship of the sedentary Rufous-crowned sparrow (Aimophila ruficeps): No detectable effects of edge or rainfall in southern California”, Auk 121 (3), p. 904–916. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0904%3AASOTSR%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0904:ASOTSR]2.0.CO;2]]. 
  • Parker SA & Stotz D (1977). “An observation on the foraging behavior of the Arizona Ridge-Nosed Rattlesnake Crotalus willardi willardi (Serpentes: Crotalidae)”, Bulletin of the Maryland Herpetological Society 13 (2), p. 123. 
  • Patten MA & Bolger DT (2003). “Variation in top-down control of avian reproductive success across a fragmentation gradient”, Oikos 101 (3), p. 479–488. doi:10.1034/j.1600-0706.2003.12515.x. 
  • Pulliam HR & Mills GS (1977). “The use of space by wintering sparrows”, Ecology 58 (6), p. 1393–1399. doi:10.2307/1935091. 
  • Remsen JVJ & Cardiff S (1979). “Aimophila ruficeps scottii New-record Rufous-Crowned Sparrow in California USA”, Western Birds 10 (1), p. 45–46. 
  • Spicer GS (1977). “Two new nasal mites of the genus Ptilonyssus Mesostigmata Rhinonyssidae from Texas USA”, Acarologia 18 (4), p. 594–601. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]