Ruĝecvizaĝa filoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecvizaĝa filoskopo
Ruĝecvizaĝa filoskopo
Ruĝecvizaĝa filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. laetus'
Phylloscopus laetus
(Sharpe, 1902)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecvizaĝa filoskopo (Phylloscopus laetus) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi formas superspecion kun la tre proksimaj rilataj Ruĝeckrona filoskopo kaj Laŭra filoskopo. Oni agnoskas du subspeciojn, nome la nomiga P. l. laetus kun teritorio de okcidenta Ugando kaj orienta Demokratia Respubliko Kongo (la Montoj Ruvenzori), suden tra sudokcidenta Ugando, okcidenta Ruando kaj okcidenta Burundo. La dua subspecio, P. l. schoutedeni, havas pli limigitan teritorion, en la Monto Kabobo en orienta DRK. Ĝi estas unu de kelkaj specioj konataj kiel endemioj de la Valo Albertina Rifto. Entute la specio havas totalan teritorion de 77,000 km². Ties natura habitato estas arbaroj de altaj teroj inter 1200-3100 m, ĉefe de bambuo; ĝi troviĝas ankaŭ en areoj de duarangaj arbaroj.

La Ruĝecvizaĝa filoskopo estas mezgranda (11 cm) silvieca birdo kun distinga ruĝeca vizaĝo, kiu estas pli markata ĉe P. l. schoutedeni kaj kio nomigas la specion; estas iom da bruneca traokula strio. Ĝenerale la resto de la plumaro estas verdeca supre kun pli palaj blankecaj ventro kaj pugo.

Oni scias malmulte pri la reprodukta biologio de tiu specio. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn en pilkonesto pendita de interplektiĝo de branĉetoj en arbusto aŭ arbo (ĝis 10 m supergrunde). Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La Ruĝecvizaĝa filoskopo manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, ĉefe bugs, skarabojn kaj araneojn. Ili ĉasas en paroj kaj foje kuniĝas al malgrandaj manĝantaroj.

La Ruĝecvizaĝa filoskopo ne estas konsiderata minacata pro homa aktivado. Ĝi havas malgrandan tutmondan teritorion sed ĝi estas relative komuna kie ĝi loĝas.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. iucn