Saltu al enhavo

Ruĝflugila grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝflugila grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Pampusana
Specio: Ruĝflugila grundokolombo, P. erythroptera
(Gmelin, JF, 1789)
Pampusana erythroptera
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝflugila grundokolombo, laŭ la latinlingva scienca nomo Pampusana erythroptera, nomita ankaŭ Polinezia grundokolomboTutururu, estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de insuloj de Polinezio. Ĝi estas draste endanĝerita specio de birdoj de la familio Kolombedoj. Origine endemia de la Societa Insularo kaj Tuamotuoj en Franca Polinezio, ĝi estas nun forigita el plimulto de sia iama teritorio pro habitatoperdo kaj predado fare de enportitaj specioj kiel katoj kaj ratoj, kaj la specio estas nun endemia nur en la insuloj Actéon. La totala populacio estis ĉirkaŭkalkulita je ĉirkaŭ 100-120 birdoj.

Ĝi preferas tropikajn arbarojn, speciale de Pandanus tectorius, Pisonia grandis kaj arbustaroj, sed ĝi estis registrita ankaŭ el densa arbustaro kreskiĝante malsupre de kokospalmoj.

Kampanjo de ratforigo el 2015 ĝis 2017 ebligis ke la grundokolombo restarigis sin en Tenarunga.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Ruĝflugila grundokolombo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia revizita kaj etendita eldono de laverko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genro Columba kaj stampis la duvortan nomon Columba erythroptera.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "Garnet-winged pigeon" kiu estis priskribita en 1783 fare de la angla ornitologo John Latham el konservita specimeno havigita de Joseph Banks, kiu estis kolektita en la insulo Moorea proksime de Tahiti en Franca Polinezio.[2] La etimologio de la genronomo Pampusana estas necerta. La specia epiteto erythroptera kombinas la radikojn de la Antikva greka eruthros kun la signifo "ruĝa" kun -pteros kun la signifo "-flugilo".[3] La Polinezia grundokolombo formas superspecion kun siaj plej proksimaj vivantaj parencoj, la Blankbrusta, Blankfrunta, kaj la Blankgorĝa grundokolomboj.[4] Tiu superspecio estas proksime rilata al la Tonga, la Santakruza, kaj al la Salomona grundokolomboj.[4]

Tiu specio estis iam metitaj en la genron Alopecoenas Sharpe, 1899, sed la nomo de la genro estis ŝanĝita en 2019 al Pampusana Bonaparte, 1855, ĉar tiu nomo havas prioritaton.[5][6]

Nombraj formoj de la Ruĝflugila grundokolombo estis priskribitaj el la variaj insuloj kaj atoloj kiuj estis uzitaj por formi sian teritorion; tamen, plimulto de originalaj specimenoj perdiĝis kaj estas nun reprezentata nur per pentraĵoj, kaj kelkaj el la proponitaj formoj povus esti netaŭgaj priskriboj kaj pentraĵoj.[7] Oni agnoskas nur unu subspeciojn ĝenerale: la nomiga subspecio, Pampusana erythroptera erythroptera, kiu estis priskribita de Gmelin en 1789 kaj estis origine trovebla en Tahitio, Moorea, Maria, Marutea, Matureivavao, Rangiroa, Tenararo, Tenarunga, Vanavana, Hao, Hiti, kaj Tahanea.[8] P. e. albicollis, kiu estis priskribita de Tommaso Salvadori en 1892, estis uzita por la birdoj trovitaj en Hao, Hiti, kaj probable Tahanea, sed estas nun supozata kolormorfo kaj estis sinonimigita kun P. e. erythroptera en 2022 fare de la Internacia Ornitologia Komitato.[8][9][10] Tria subspecio estis dekomence priskribita kiel G. e. pectoralis en 1848 fare de Titian Peale el ina specimeno kolektita en Arakita; tamen, ne estas maskla specimeno priskribita el la insulo, kaj tial maleblas atribui tiun birdon al specifa subspecio kaj G. e. pectoralis estis deklarita nevalida.[8] La Ruĝflugila grundokolombo estas konata nur el inaj specimenoj por la cetero de sia teritorio, kaj tial la populacioj el tiuj insuloj estas ne atribueblaj al subspecio.[8]

La Ruĝflugila grundokolombo estas konata surloke kiel Tutururu, same kiel Tuamotua grundokolombo, Blankkola grundokolombo, Blankbrusta grundokolombo, Societa grundokolombo, Societinsula grundokolombo, kaj Tuamotuinsula grundokolombo.[7]

Bildo de specimeno el Moorea de William Ellis, 1770-aj jaroj.

La Ruĝflugila grundokolombo estas malgranda, diketa grundokolombo kiu montras seksan duformismon.[7] La masklaj Ruĝflugilaj grundokolomboj de la nomiga subspecio havas blankajn fruntojn, vangojn, gorĝojn kaj bruston.[11] La krono, nuko kaj orelstrio estas grizaj.[11] La supraj partoj estas malhele olivecgrizaj kun purpura irizeco aŭ, se la plumoj velkis, kaŝtanruĝaj irizaĵoj ĉe la malantaŭa kolo kaj flugilkovriloj.[11] La malsupraj partoj estas nigrecaj. Ĉe maskloj de la subspecio albicollis, la kapo estas tute blanka.[11] Inoj de ambaŭ subspecioj aspektas same: ili estas hele ruĝecbruna entute, forte nuance per ruĝec-purpuro sur la krono, kolo kaj flugilkovriloj.[11] La mantelo, dorso, pugo kaj internaj flugilkovriloj estas malhele olivecaj, kaj estas pala brustoŝildo.[11] Tiu plumaro ofte paliĝas en intenseco pro eluziĝo.[11]

La junula Ruĝflugila grundokolombo estas ruĝa entute, kun multaj el siaj plumoj kun cinamo-ruĝecaj bordoj.[11] La blankaj partoj de la vizaĝo kaj malsupraj partoj estas grizaj.[7] Junaj maskloj povas esti diferencigitaj de junaj inoj pro la foresto de pala brustoŝildo kaj purpur-randaj plumoj sur la skapularoj kaj pli malgrandaj kovriloj.[11] La plenkreska Ruĝflugila grundokolombo estas ĉirkaŭ 23,5 ĝis 26 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 105 ĝis 122 g.[7] La iriso de tiu grundokolombo estas bruna, dum la beko estas nigra.[11] La kruroj kaj piedoj estas purpurecnigraj.[11]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ruĝflugila grundokolombo estis origine trovebla kaj en Tuamotuoj kaj Societa Insularo.[7] Ekde tiam ĝi estis malaperigita pro loka formorto el la Societa Insularo, kaj ĝi estis trovebla en Tahiti kaj Moorea.[7] En la Tuamotuoj ĝi estis registrita en Arakita, Hao, Hiti, Maria, Marutea, Matureivavao, Rangiroa, Tenararo, Tenarunga, kaj Vanavana.[7] Krome, lokaj registroj sugestis, ke la Ruĝflugila grundokolombo plej verŝajne vivis en Fakarava, Fangatau, Katiu, Makemo, Manihi, Reao, Tahanea, Tematagi, Tikehau, Tuanake, Vahanga kaj Vahitahi, kvankam oni ne kolektis specimenojn el tiuj insuloj.[7]

Origine, la Ruĝflugila grundokolombo loĝis en montaj vulkaninsuloj kaj proksimaj atoloj kaj insuletoj.[7] Tamen, la enkonduko de sovaĝaj katoj kaj ratoj formortirgis tiun kolombon de la montaj vulkaninsuloj. Sur la insuletoj kaj atoloj ĝi vivas en arbaroj kun bonevoluinta subvegetaĵo de densaj arbustoj, filikoj kaj herboj, en lokoj de malalta, densa arbustaro, kaj en arbaretoj de Pandanus-plantoj kun maldensa grunda vegetaĵaro.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Latham, John. (1783) A General Synopsis of Birds 2, Part 2. London: Printed for Leigh and Sotheby.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n290/mode/1u290], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n150/mode/1u150]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. 4,0 4,1 Baptista 1997, p. 181
  5. (2016) “Pampusanna vs. Pampusana: a nomenclatural conundrum resolved, along with associated errors and oversights”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 136, p. 86–100. 
  6. Pigeons. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 Gibbs 2001, p. 407
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Gibbs 2001, p. 408
  9. Thibault, Jean-Claude. (2017) Birds of eastern Polynesia : a biogeographic atlas. Lynx Edicions. ISBN 978-84-16728-05-3. OCLC 1041381313.
  10. IOC World Bird List 12.1 (en-US).
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 Baptista 1997, p. 182

Cititaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]
  • Baptista, L.F.; Trail, P.W.; Horblit, H.M. (1997). "Columbiformes. Family Columbidae (Pigeons and Doves". En del Hoyo, J.; Elliott, A.;

Sargatal, J. (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. pp. 60–243. ISBN 978-84-87334-22-1.

  • Gibbs, David; Barnes, Eustace; Cox, John (2001). Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-60-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]