Ruĝflugila pego
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Picus puniceus (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝflugila pego[1] (Picus puniceus) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kaj unu el la dek tri specioj de la genro Picus. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando. Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi povas kreski ĝis 25 cm longe. Ĝia nutraĵo konsistas ĉefe el insektoj kaj larvoj. Ĝi estas hela kaj bunta birdo, kiun malfacilas konfuzi kun aliaj.
Tre rimarkinda trajto estas sulfurflava kresto de la kapoverto ĝis la nuko. Estas karmezinaj makuletoj sur la bruna kapo kaj ĉefe pli okulfrapaj karmezinaj flugilplumoj. La maksilo estas malhela kaj la mandiblo hela. Ĉirkaŭ la malhela okulo estas blua okulringo. La orelareo estas verdeca, la gorĝo helbruna, la mantelo helverda kaj la malsupraj partoj malhelbrunaj blake punktecaj. La nigra vosto helpas kiel apogilo por arbogrimpi, same kiel ĉe aliaj pegoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


