Ruĝfrunta arao
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||
| Ara rubrogenys Lafresnaye, 1847 | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
|
CR | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La Ruĝfrunta arao (Ara rubrogenys) estas malgranda, ĉefe helverda arao de la genro Ara. Ĝi estas endemio de duondezerta montarareo de Bolivio. Ĝi estas draste endanĝerita specio; ĝi estis sukcese bredita en kaptiteco, kaj estas disponebla, se ne ofta, kiel dorlotbesto. Ĝi estas foje konata en literaturo ankaŭ kiel Arao de Lafresnaye, nomita laŭ la franca ornitologo Frédéric de Lafresnaye, kiu estis unu el la unuaj kiuj priskribis la specion.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La ruĝfrunta arao estas 55–60 cm longa. Ĝi estas plejparte verda, kaj havas ruĝan frunton, ruĝan makulon super la oreloj kaj brilruĝan ĝis oranĝan randon sub la flugilkovriloj. Ĝi havas areon de rozkolora haŭto ĉirkaŭ la okuloj, kiu etendiĝas ĝis la beko. Ĝi havas ruĝan koloron ĉe la kurbiĝo de la flugiloj kaj bluajn ĉefajn flugilplumojn.
Teritorio kaj vivmedio
[redakti | redakti fonton]La ruĝfrunta arao estas indiĝena de malgranda montara regiono de sud-centra Bolivio ĉirkaŭ 200 km okcidente de Santa Cruz, en la samnoma departemento, kie la klimato estas mez-alteca duon-dezerta. La natura vegetaĵaro konsistas plejparte el kaktoj (kaj grandaj kaj malgrandaj) kaj dornaj arboj kaj arbustaroj. La klimato estas duon-arida kun malvarmaj noktoj kaj varmaj tagoj. Pluvo venas en maloftaj fortaj ŝtormoj. Ĝi estas nekutima, ĉar ĝi estas la sola arao, kiu loĝas en tia klimata zono. Plej multaj araoj nestas en truoj en grandaj arboj, tamen ĉi tie ne estas tre grandaj arboj en ĝia teritorio, do ĝi nestas en vertikalaj fendetoj en klifofacoj.[2] Tiu birdo estis kaptita por la dorlotbesta komerco en la pasinteco kaj eĉ mortigita de lokaj farmistoj, ĉar ĝi rabas iliajn rikoltojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Supraj partoj
- Kapo
- Flanko – Juronga Birdoparko, Singapuro
- Flugiloj fermitaj
- Flugante
- Flugante
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alderton, D.. (1991) Atlas of Parrots of the World. T.F.H. Publications, p. 211. ISBN 0-86622-120-4.
- ↑ (1991) “Distribution and breeding biology of the Red-fronted Macaw”, Wilson Bulletin 103 (3), p. 357–365.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- fotaro Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine VIREO
- Wild macaws (Bolivia section) Arkivigite je 2008-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- 1840s illustration de P. Oudart
| ||||||||||||||||||



