Ruĝfrunta kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝfrunta kanario
Ruĝfrunta kanario
Ruĝfrunta kanario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. pusillus'
Serinus pusillus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Serinus pusillus

La ruĝfrunta kanario, aŭ ruĝfronta serino[1] (Serinus pusillus), estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Tiu preferas sekajn malfermajn herbejojn de altamontaj regionoj kaj reproduktiĝas en Kaŭkazo (Armenio), Arabio kaj la plej altaj montoj de Turkio kaj Irano, kun vagantoj foje atingante Grekion en ties orientaj Egeaj Insuloj vintre. For de la reprodukta sezono, ĝi vivas en malgrandaj aroj, tipe vidata dum serĉado de kardejoj. Ĝi estas populara kaĝobirdo, kaj skapas el kaptiteco kaj troviĝas foje ie ajn en Eŭropo.

Tiu birdo varias laŭ plumaro, estas 11–12 cm longa kaj plenkreskuloj similas al tre malhelaj flamkardeloj. La kapareo estas nigreca kaj nuanciĝas kaj svagas al malhelaj dorso kaj subaj partoj kiuj estas blankecaj kun malhela strieco. La plej rimarkinda karaktero, kiu nomigas la specion en la komuna nomo, estas klara ruĝa marko kiu okupas la tutan frunton kaj antaŭan kronon; foje tiu marko estas pli oranĝeca aŭ eĉ flaveca. Krome estas orflavecaj pli svagaj markoj en ŝultroj, supraj flankoj, flugilplumoj kaj eksteraj vostoplumoj. Okuloj, beko kaj kruroj estas nigrecaj. Junuloj havas sablobrunajn kapojn. La alvoko estas rapida krio "titihihihihihi", simila al tiu de Kanaba kardelo.

Tiu palearktisa specio reproduktiĝas en kaptiteco kaj tiam nutras sin el dieto de kanaria herbosemoj, milio kaj aliaj malgrandaj semoj. Ili baniĝas ĉiutage se akvo disponeblas. Tiu specio, kaj multaj el tiu genro, estas foje uzata por produkti hibridajn kaĝobirdojn kun la kanario - tiaj hibridoj ne estas belaj sed kutime bele kantas. Malgranda porcentaĵo de tiu idaro povas esti fekunda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]