Ruĝfrunta papago
P. g. fantiensis en Birds of Eden, Sudafriko | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Poicephalus gulielmi | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Proksimumaj teritorioj de subspecioj | ||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||
|
P. g. gulielmi, (Jardine 1849) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ruĝfrunta papago (Poicephalus gulielmi), konata ankaŭ kiel Konga papago kaj Papago de Jardine, estas papago el genro de longflugilaj papagoj, kiu reproduktiĝas en grandaj areoj de Afriko.
Ĝi estas mezgranda ĉefe verda papago distribuata tra grandaj areoj de Afriko. Ĝi havas tri subspeciojn. La etendo kaj nuanco de ruĝaj aŭ oranĝaj plumoj en iliaj kapoj, femuroj kaj kurbiĝo de flugiloj varias depende de la subspecio.
Ili estas popularaj kiel dorlotbestoj, parte pro sia kapablo imiti paroladon kaj kopii sonojn. Kaptado de naturaj birdoj por la komerco de dorlotbestoj estas ebla minaco al naturaj populacioj; tamen, ili estas protektitaj de CITES (apendico II), kio igas la komercon, importadon kaj eksportadon de ĉiuj naturkaptitaj papagoj kontraŭleĝaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La ruĝfrunta papago estas 28 cm longa. Ĝi estas plejparte verda kaj havas mallongan nigran kvadratan voston. Nigraj plumoj sur la kapo, kolo, dorso kaj flugiloj havas pli helverdajn randojn, donante al ili aspekton kun orloformaj kadroj. La malsupra mandiblo estas malhelgriza kaj la supra mandiblo havas kornokoloran bazon kaj malhelgrizan pinton. La irisoj estas ruĝoranĝaj, la okulringoj estas rozkoloraj grizaj, kaj la kruroj estas grizbrunaj. La kvanto de ruĝo aŭ oranĝo sur la antaŭa krono, la kurbiĝo de la flugiloj kaj femuroj varias en la tri subspecioj, sed forestas en ĉiuj junaj birdoj - junuloj havas malhelfuman aspekton super pli pala beko kaj brunajn irisojn. La plenkreskaj masklo kaj ino estas identaj laŭ ekstera aspekto.[1] Seksdeterminado de papagidoj estas normale farata de bredistoj uzante DNA-analizon de plumspecimeno aŭ per interna ekzameno de la kloako. Ĉi-lasta metodo estas pli malmultekosta kaj pli rapida, sed kaŭzas iom da aflikto al la birdo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La unua ruĝfrunta papago science identigita nomiĝis Congo Jack. La papago estis alportita vivanta el Kongo al Britio fare de la filo de Sir William Jardine post lia reveno de trijara plezurvojaĝo per HMS Favourite. Congo Jack fariĝis malsovaĝa, aldomiĝis kaj fajfis kaj kriis, anstataŭ paroli. Sir William Jardine donis al la specio la dunoman nomon Pionus Gulielmi laŭ sia filo, William R.N. (latine: Gulielmi signifas "de Vilhelmo"), kaj publikigis la priskribon en 1849.[2][3][4]
Oni agnoskis tri subspeciojn:[3]
- Poicephalus gulielmi, (Jardine 1849)
- P. g. gulielmi, (Jardine 1849) – oranĝruĝo en frunto ĝis antaŭkrono, flugiloj kaj femuroj. Endemia ĝis la baseno de la rivero Kongo. Tiu subspecio estis ankaŭ enkondukita en la insulo Puertoriko.[1]
- P. g. fantiensis, Neumann 1908 – la frunto estas oranĝa kaj estas oranĝruĝa aŭ oranĝa en flugiloj, iom pli malgranda. Distribuata el Liberio ĝis suda Ganao.[1]
- P. g. massaicus, Fischer & Reichenow 1884 – simila al P. gulielmi escepte ĉe la kapo la oranĝruĝa estas malpli etenda en la frunto super la beko. Endemia de altaj teroj (1800 ĝis 3500m) de suda Kenjo kaj norda Tanzanio.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La ruĝfrunta papago nestas en arbaj kavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas tri aŭ kvar en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 27 tagoj kaj la papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 80 tagojn post eloviĝo.[5]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ili flugas rapide, farante bruajn kriojn super la arbaro en paroj aŭ malgrandaj grupoj inter siaj noktaj ripozejoj kaj manĝejoj. Ili manĝas trankvile en la supra kanopeo de arboj, kie ili estas bone kamuflitaj.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 Forshaw (2006). plato 67.
- ↑ Jardine, William. (1849) Contributions to ornithology, 1848–1852. W. H. Lizars, p. 64–14. “parrot.”.
- 1 2 Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Versio 9.027). zoonomen.net (2009-08-25).
- ↑ Jackson, Christine Elisabeth. (2001) Sir William Jardine: a life in natural history. Leicester University Press. ISBN 0-7185-0164-0.
- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ Forshaw (2006). page 90.
- Guide to the Senegal Parrot and its family. M.S. Allan & D. Deter. Barron's. (ISBN 0-7641-0332-6)
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2015-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



