Ruĝgorĝa egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa egreto
Ruĝgorĝa egreto, ilustraĵo de Joseph Smit, 1898
Ruĝgorĝa egreto, ilustraĵo de Joseph Smit, 1898
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. vinaceigula
Egretta vinaceigula
(Sharpe, 1895)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Ruĝgorĝa egreto

La Ruĝgorĝa egretoArdezgriza egreto, Egretta vinaceigula, estas malgranda, malhela egreto. Ĝi estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ĝi estas klasita kiel Vundebla, kies plej grava minaco estas habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1971,[1] la Ruĝgorĝa egreto kaj la pli disvastigata Nigra egreto Egretta ardesiaca estis supozataj koloraj morfoj de la sama specio sed la Ruĝgorĝa egreto montris konvinkajn karakterojn kiuj separas ĝin el la Nigra egreto. Tiuj estas la flavaj kruroj kaj la vinecbrunan aŭ vinecruĝecan gorĝon de la Ruĝgorĝa egreto, kiu etendas suben al la ventro ĉe la nematuruloj. La Ruĝgorĝa egreto ne montras la karakteran 'mantelan' kutimaron de la Nigra egreto.[2]

Distribuado kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Flave: reprodukta areo, verde: la tutan jaron, blue: vintrejoj

Temas pri specio de sudcentra Afriko. La plej grandaj populacioj troviĝantas en Zambio kaj Bocvano. En Zambio estas eble 500-1,000 individuoj, ĉefe ĉe la Nacia Parko Liuva Ebenaĵo, la ebenaĵoj ĉe la rivero Kafue kaj la Lago Bangveulu en kelkaj jaroj sed ne estas konfirmitaj reproduktaj registroj. En norda Bocvano estas populacio probable de ĉirkaŭ 2,000 birdoj, ĉefe proksime de la Okavanga Delto kaj de la rivero Ĉobe. En tiu areo estas almenaŭ 10 konataj kolonioj. Tiu populacio etendas al norda Namibio kie povas troviĝi ĉirkaŭkalkule 300 birdoj ĉe la inunda ebenaĵo de la rivero Ĉobe kaj ĉe la Caprivi-streko. Estas ununura konfirmita registro de nesukcesa nestumado en la Naturrezervejo Nilsvlejo en la Provinco Limpopo de Sudafriko.[3] Ĝi estas pli nomadeca for de la reprodukta sezono, kaj estis registrita en Demokratia Respubliko Kongo, Zimbabvo, kaj rare en norda Sudafriko. En Mozambiko ties esto ĉe la delto de la rivero Zambezo ne estis konfirmata kaj ĝi povas loĝi en Angolo kaj eble en Malavio. La Ruĝgorĝaj egretoj troviĝas preskaŭ ĉiam en malgrandaj nombroj, ekz. rare pli da ĉ. 100, dum la monda populacio estas probable ĉirkaŭ 3,000-5,000 individuoj.[4]

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Ruĝgorĝa egreto estas loĝanto de inundaj ebenaĵoj, nesalakvaj marĉoj, kaj portempaj neprofundaj humidejoj; ĝi montras preferon por areoj kie la akvoniveloj refalas el sia alto-piko sekve de sezonaj pluvoj. Ĝi estas plej ofte troviĝanta en areoj kie estas bona kovro de malalta, elira vegetaĵaro kia Cynodon dactylon kaj Panicum repens. Oni observis nombrajn Ruĝgorĝajn egretojn en inundaj ebenaĵoj kiuj estis suferintaj incendiojn, kaj ĝi ofte troviĝantas ĉe la Leĉantilopo Kobus leche. Ĝi preferas manĝi en neprofunda akvo kio estas malpli ol 10 cm profunda.[4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ruĝgorĝaj egretoj reproduktiĝas en portempaj humidejoj kiuj la sezonaj pluvoj plenigis ĝis ties plej alta nivelo. La preferata reprodukta habitato estas aroj de kareksoj de la genro Phragmites, sed nestumas ankaŭ ĉe insuloj de vegetaĵaro kiaj akvofigoj Ficus verruculosa, specioj de la genro Acacia kaj senegalaj daktilopalmoj Phoenix reclinata. Ili formas malgrandajn koloniojn de 1-60 nestoj, kiuj estas bulformaj, kovritaj de fajna plantomaterialo kaj konstruitaj sur platformo el bastonetoj. La ino demetas 1-4 ovojn kiuj estos kovataj dum 22–24 tagoj.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ruĝgorĝaj egretoj estas tre sedentaj sed ili faras kelkajn movojn reage al pluvoj, kio kaŭzas sezonajn variojn en la humidejaj kondiĉoj. Tiuj movoj estis ĝis nun malbone komprenitaj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron en kelkaj areoj, kiaj Zambio, kvankam oni ne konis reproduktejon en tiu lando. Maloftaj registroj el landoj najbaraj de la ĉefaj teritorioj ekz. Malavio, Zimbabvo, Mozambiko kaj Sudafriko, pruvas, ke la Ruĝgorĝaj egretoj estas iome nomadecaj.[4]

Ili preferas manĝi ĉefe malgrandajn fiŝojn, ĉefe cikledoj, sed ĉe efemeraj humidejoj kie ne estas fiŝoj, ili manĝas ranojn, akvajn senvertebrulojn kaj ranidojn. Ili ĉasas pervide en klara, neprofunda akvo. Ili ankaŭ plukas helikojn el liliejoj kaj povas kapti libelojn kaj aliajn insektojn uzante teknikon de "stara flugokaptado". Ĝi estas tagula manĝanto, kaj ofte manĝas en asocio kun aliaj vadbirdoj. La Ruĝgorĝaj egretoj kutime manĝas en malgrandaj aroj de 4-8 birdoj, kvankam ili povas manĝi sole aŭ eĉ en pli grandaj asocioj de ĝis 60 birdoj.[5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kiel specio la Ruĝgorĝa egreto estas tre dependa el sezonaj marĉoj kiuj estas minacataj de homaj faktoroj kiaj sekigado (por kultivado), inundoregulado kaj akvorezervejoj laŭlonge de la rivero Kafue, la erozio de la riverbasenoj, akvokaptado por irigacio, invada neindiĝena vegetaĵaro, homa ĝenado inklude troan ĉasadon, troan paŝtadon fare de gregaro kaj kolektado de kareksoj kaj de aliaj marĉa vegetaĵaro por homa uzado. En Bocvano ĉefa minaco por ripozejoj kaj por kolonioj estas bruligado de la habitato de kareksoj. Afrikaj elefantoj Loxodonta africana povas esti minaco al kelkaj nestolokoj pro piedpremado kaj predado de kelkaj nestolokoj fare de la Afrika maraglo Haliaetus vocifer povas negative efiki produktivecon. Klimata ŝanĝo estas konsiderata minaco porlonge se okazos pli malalta precipitado en la ĉefa teritorio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]