Ruĝgorĝa makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa makronikso
Ruĝgorĝa makronikso
Ruĝgorĝa makronikso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. ameliae'
Macronyx ameliae
(de Tarragon, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝgorĝa makroniksoRozbrusta makronikso, Macronyx ameliae, estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de MakroniksojLongunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora).

Fakte tiu estas unu el la du samgenranoj kiu havas ruĝecan al rozruĝecan gorĝareon anstataŭ flavan kiel la aliaj 6 samgenranoj. La alia ruĝgorĝa samgenrano estas la Grimvuda makronikso kiu ne havas plian samkoloran suban parton, dum ĉe la Ruĝgorĝa makronikso la rozruĝeca nuanco atingas ĝis la komenco de la suba ventro.

Same kiel ĉe la aliaj samgenranoj, ankaŭ ĉe la Ruĝgorĝa longungulo la kolora rozruĝeca gorĝareo estas ĉirkaŭata de tre nigra strio kiu estas el la beko nur mustaĉa strieto, poste malaperas kaj reekas en la kolflankoj kaj plilarĝiĝas en brusto (eĉ pli ol ĉe la samgenranoj) kiel centra rimarkinda marko kiu iĝas nigreca strieco sur pala fono en brustoflankoj. Sube estas pli markata rozruĝeca nuanco en la centro dum en flankoj kaj suba ventro paliĝas kun iomete da bruneca strieco. La kruroj estas rozkolorecaj. En kapo estas bruneca kun nigrastrieca krono, blankeca larĝa superokula strio, bruneca vangareo kaj suba blankeca makulo. La dorso estas bruneca kun nigrecaj plumoj de helbrunaj bordoj.

Ĝi troviĝas en Suda Afriko (sude de linio el Kongo al Kenjo) nome en Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato esta subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj.

Tiu specio povus formi superspecion kun la Orgorĝa makronikso, M. aurantiigula. La valideco de geografiaj rasoj estas dubindaj por kelkaj fakuloj, kiu preferas trakti la specion kiel monotipa.

Oni agnoskas 3 subspeciojn provizore, kiuj estus la jenaj.

  • wintoni, Sharpe, 1891 – centra kaj sudorienta Kenjo (centra altaj teroj, Baseno de Lago Viktorio kaj Masai Mara) kaj norda Tanzanio (suden al Serengeti kaj Ngorongoro, orienten al Lago Manyara kaj Ebenaĵoj Ardai kaj Sanja).
  • altanus, Clancey, 1966 – orienta kaj suda Angolo, sudoreinta DRKongo kaj pleja sudokcidenta Tanzanio suden al nordorienta Namibio, norda Bocvano (Delto Okavango, marĉoj de Linjanti kaj inundebenaĵo de Ĉobe), pleja nordokcidenta Mozambiko kaj plejaj norda kaj centra Malavio; ankaŭ en nordorienta kaj centra Zimbabvo.
  • ameliae, de Tarragon, 1845 – marborda suda Mozambiko kaj nordorienta Sudafriko (marbordo de KwaZulu-Natal suden al Lago Sankta Lucia).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]