Saltu al enhavo

Ruĝgorĝa turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa turdo
Plenkreska masklo en Nepalo
Plenkreska masklo en Nepalo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. ruficollis - ruĝgorĝa turdo
Turdus ruficollis
Pallas, PS, 1776
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

Unutipa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝgorĝa turdo[1] (latine Turdus ruficollis) estas migranta azia birdospecio el la familio de turdedoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

La ruĝgorĝa turdo longas 24-27 cm. Masklo estas griza supre, kun rufaj brovo, mentono, gorĝo kaj brusto. La ventro kaj flankoj estas preskaŭ blankaj. La beko estas malhela, kun flaveta malsupra mandiblo. La kruroj estas ruĝetbrunaj. Ino similas al masklo sed iom senkolora, kaj havas kelkajn nigretajn plumojn ĉe la gorĝo[3].

Ĝi povas hibridiĝi kun la nigragorĝa turdo (T. atrogularis) kaj tial similas al tiu ĉi lasta sed havas iom da rufa aŭ purpura en la nigraj areoj[3].

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas de la sudcentra Siberio (orienta Altajo kaj Bajkalo), suden al norda Mongolio kaj norduesta Ĉinio. Ĝi vintras suden de norda Pakistano al norda Birmo[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]