Ruĝkapa pinikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa pinikolo
Ruĝkapa pinikolo, masklo
Ruĝkapa pinikolo, masklo
Ruĝkapa pinikolo, ino (La inoj havas flavan kapon, male al la maskloj kiuj havas ruĝan.)
Ruĝkapa pinikolo, ino (La inoj havas flavan kapon, male al la maskloj kiuj havas ruĝan.)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pinicola
Specio: 'P. subhimachala'
Pinicola subhimachala
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa pinikoloHimalaja pinikolo (Pinicola subhimachala) estas unu el la du birdospecioj de la genro de Pinikoloj en la familio de Fringedoj. Ĝi estis foje lokita en la monotipa genro Propyrrhula, kaj povus esti kunigita kun la karpodakoj (Carpodacus kaj aliaj).

Ĝi troviĝas ĉe Himalajo (kio pravigas nomigojn laŭ la alternativa komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo), precize en Butano, sudokcidenta Ĉinio, norda Barato, norda Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj.

Ĝi estas mezgranda fringedo, ĉirkaŭ 20 cm longa. Ĝi estas simila al la ununura samgenrano, la Pinikolo, sed ne tiom markate ĉu en la malhelaj partoj ĉu per la ĝenerala rozruĝa koloro kaj tiele plenkreskuloj havas longan forkoforman brunan voston, brunajn flugilojn (kaj ne nigrecajn) sen videblaj blankaj flugilstrioj kaj grandan fortikan malhelgrizan bekon sed ne tiom fortikan kiom la amerika samgenrano kaj la supra makzelo ne estas tiom hokeca. Masklaj plenkreskuloj havas pli rimarkindajn skarlatruĝajn kapon (kun bruna traokula strio, ne tiom videbla superokula kaj tre markataj kronaj) kaj gorĝareon, dum estas pli rozkolorecaj la subaj partoj (kun grizbrunaj flankoj) kaj ĉefe la pugo, dum la dorso estas ne rozeca sed brune strieca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]