Saltu al enhavo

Ruĝkapuĉa manako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapuĉa manako
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska masklo en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Plenkreska ino en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Genro: Pipra - pipro, manako
Specio: P. aureola - ruĝkapuĉa manako
Pipra aureola
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj

    Parus aureola (pranomo)

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La ruĝkapuĉa manako[1] (latine Pipra aureola) estas birdospecio el la familio de pipredoj. Ĝi havas 4 subspeciojn troviĝantajn en Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Pipra venas el la antikva greka πίπρα (pipra) indikanta etan birdon menciitan de Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj, sed neniam ĝuste identigitan[3].

    La specia epiteto aureola venas el la latina aurĕŏlus (= "ora", el aurum = "oro"), pro la flavoranĝa koloro de la facio kaj gorĝo de la masklo[3].

    La Ruĝkapuĉa manako estas ĉirkaŭ 11 cm longa kaj pezas 14 ĝis 18.5 g. La specio estas sekse dimorfa. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas oranĝflavajn vizaĝon kaj gorĝon; la cetero de ilia kapo, nuko kaj supra mantelo estas karmezinaj. La karmezina koloro etendiĝas laŭ la brusto ĝis la ventro. La cetero de ĝia plumaro estas plejparte nigra, kun kremecaj ĝis blankecaj femuroj kaj ruĝeca ĝis oranĝa ventra areo. Ili havas blankajn aŭ blankecajn irisojn. Plenkreskaj inoj havas plejparte olivecverdan kapon, suprajn partojn, flugilojn kaj voston. Iliaj bridoj kaj gorĝo havas flavecan nuancon. Ilia brusto estas olivecverda kun difuzaj flavecaj strioj; la cetero de iliaj subaj partoj estas grizeca, plej hela sur la ventro. Ili havas palgrizajn irisojn. Ambaŭ seksoj havas nigrecan bekon kun iom da palgrizo sur la mandiblo kaj rozkolorajn aŭ violrozkolorajn krurojn kaj piedojn. Nematuraj maskloj havas malhelajn irisojn, sed alie similas al plenkreskaj inoj.[4]

    Maskloj de la subspecio P. a. flavicollis havas pli mallarĝan flavan bendon de la bridoj ĝis la okuloj ol la nomiga, kaj la flavo de ilia gorĝo etendiĝas pli profunde en la supran bruston. P. a. borbae havas pli kaj pli bone difinitan flavon sur la frunto ol P. a. flavicollis. P. a. aurantiicollis havas tre mallarĝan flavan fruntobendon kaj iom pli profundan flavon sur la gorĝo ol la aliaj subspecioj.[4]

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La ruĝkapuĉa manako troviĝas en eosta Venezuelo, en nordaj Gujanoj kaj en norda kaj centra Brazilo. Ĝi vivas en varzeaj arbaroj, densaj arbaroj laŭlonge de akvovojoj, subkreskaĵaro de duarangaj arbaroj, loke en mangrovoj; plejparte sub 300 m sed je 1200 m proksime de Monto Rorajmo, en Venezuelo.[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 9-an de feb. 2026.
    3. 1 2 3 Birds of the World, Crimson-hooded Manakin.
    4. 1 2 Snow, D. (2020). del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J.; Christie, D.A.; de Juana, E. (eld.). "Crimson-hooded Manakin (Pipra aureola), version 1.0". Birds of the World. Ithaca, NY, USA: Cornell Lab of Ornithology. Alirita la 4an de Oktobro, 2025.