Saltu al enhavo

Ruĝkola amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola amazono
En kaptiteco ĉe Parrot Conservation and Research Centre Botanical Gardens, Roseau, Dominiko
En kaptiteco ĉe Parrot Conservation and Research Centre Botanical Gardens, Roseau, Dominiko
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Ruĝkola amazono, A. arausiaca
(Muller, 1776)
Amazona arausiaca
Konserva statuso
Sinonimoj

Amazona bouqueti

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkola amazono (Amazona arausiaca), konata ankaŭ kiel Ruĝkola papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas endemio de la insulo Dominiko en Malgrandaj Antiloj de Karibio.

Ĝi estas verda, kun helaj briloj de diversaj koloroj. Ĝia nomo ŝuldiĝas al la areo de ruĝa plumaro ofte trovebla ĉe ĝia gorĝo.

Oni diras, ke la hipoteza Martinika amazono (A. martinicana), konata nur el malnovaj priskriboj, estis tre simila, kaj eble estis rilata (aŭ eĉ la sama) specio. Oni diras, ke ĝi vivis en Martiniko, plej grava apuda insulo en la sudo de Dominiko.

La ruĝkola amazono ricevas sian nomon pro siaj oranĝaj kaj ruĝecaj plumoj troveblaj sur ĝia malsupra gorĝo.

La birdo ankaŭ kelkfoje havas bluajn plumojn sur sia frunto, ĉirkaŭ la okuloj kaj sia kapo. Kvankam la bluaj plumoj preskaŭ velkas al grizaj plumoj ĉe ĝia supra brusto. La cetero de ĝia korpo estas kovrita per malhelverdaj plumoj kaj larĝa bendo de flava koloro etendiĝas ĝis la pinto de ĝia vosto. Kaj la beko kaj la piedoj estas grizaj. Ĉi tiuj birdoj averaĝe longas ĉirkaŭ 40 cm kaj povas pezi inter 550 kaj 650 g.[1]

Teritorio, habitato

[redakti | redakti fonton]

La ruĝkola amazono troviĝas nur en la karibia insulo Dominiko. Ĝi vivas tra montaj kaj ĉemontaj arbaroj de Morne Diablotion kaj Nordaj kaj Centraj Arbaraj Rezervejoj kaj apudaj ŝtataj terenoj super 1500 futoj da alteco.

Tiu specio ankaŭ vivas je subordaj altitudoj en agrikulturaj regionoj kaj periferiaj arbaroj ĝis la nordokcidentaj kaj nordorientaj marbordoj. Ĝi ĉefe manĝas florojn, ĝermojn, semojn kaj fruktojn de la pluvarbaraj arboj kaj plantoj, citrusajn kaj paŝtistajn kultivaĵojn.

Kun populacio de malpli ol 400 birdoj, ĉi tiu bela papago estas tre endanĝerigita pro sia vivejodetruo kaj ĉasado.[1]

Socia organizado

[redakti | redakti fonton]

La specio estas tre sociema kaj flugas en grupoj de 30 aŭ pli for de la reprodukta sezono. Treege teritoria dum nestado, reproduktado komenciĝas de januaro ĝis marto, kak elnestiĝo okazas de majo ĝis julio.

Ruĝkolaj amazonaj paroj estas lojalaj unu al la alia kaj emas resti ĉe la sama nestoloko dum multaj jaroj. Krom fruaj matenaj kaj posttagmezaj krioj, ĉi tiuj birdoj estas sufiĉe silentemaj kaj malfacile detekteblaj en la naturo ĉar ili estas bone kovritaj de sia lanugo. Ili estas lertaj grimpantaj birdoj kaj emas migri laŭsezone, provizore pro nutraĵoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Rare Species Conservatory Foundation. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2014-04-03 .
  2. The Red-necked or Blue-faced Amazon Parrots - Beauty of Birds (16a de Septembro 2021).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]