Ruĝkola aramido
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aramides axillaris Lawrence, 1863 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝkola aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides axillaris, sed ankaŭ nomita Ruĝkola arbarralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2] Ĝi estas specio indiĝena de Meksiko, Centrameriko, sep kontinentaj landoj de Sudameriko, kaj Trinidado.[3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Tiu aramido estas monotipa.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu mezgranda arbarralo estas 29 ĝis 33 cm longa kaj pezas proksimume 300 ĝis 325 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas longajn, dikajn, flavverdajn bekojn kaj ruĝajn krurojn kaj piedojn. La kapo, kolo kaj brusto de plenkreskuloj estas ruĝecbrunaj. Iliaj nuko kaj supra dorso estas grizaj kaj la cetero de la dorso olivecbruna ĝis verdeta oliveca. Iliaj flugiloj estas verdecolivecaj kaj kaŝtanbrunaj. Iliaj pugo, vosto, flankoj kaj subvostaj kovriloj estas nigraj. Ilia gorĝo estas blanka kaj ilia ventro grizecbruna. Junuloj estas multe pli senkoloraj entute. Iliaj supraj partoj estas kiel tiuj de la plenkreskuloj sed pli senkoloraj. Iliaj vizaĝo, mentono kaj supra kolo estas sablokoloraj brunaj ĝis malpuraj blankaj kun cinama nuanco. Iliaj malsupraj flankoj kaj subvostaj kovriloj estas profunde brunecolivecaj kaj la cetero de iliaj subaj partoj sablobrunaj kun okra cinama nuanco.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Ruĝkola aramido troviĝas en Meksiko ĉe la marbordoj de Pacifiko kaj de la Jukatana duoninsulo kaj ĝenerale (kvankam diskontinue) laŭlonge de la marbordoj kaj de Pacifiko kaj de Karibio de Centrameriko. En Sudameriko ĝi troviĝas laŭlonge de la marbordo de Pacifiko diskontinue el Kolombio tra Ekvadoro ĝis norda Peruo, laŭlonge de la marbordo de Karibio el Kolombio tra Venezuelo kaj Gujanoj, kaj en Trinidado.[5] Krome, vaganto pasigis multon de Julio 2013 ĉe la Nacia Naturrezervejo Bosque del Apache (Apaĉa Arbaro) en Nov-Meksiko. Multaj birdemuloj kaj ridargantoj veturis tien por vidi ĝin.[6]
La ruĝkola aramido estis dumlonge supozita ĉefe marborda specio, kaj en partoj de sia teritorio estas konata nur de mangrovarbaro. Tamen, kreskanta nombro da enlandaj vidaĵoj en deciduaj, humidaj, kaj montararbaroj ĝis 1,400 m sugestas pri migrado de altitudo, laŭ kiu mangrovoj estus nur vintra habitato.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6a. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.aou.org/taxa Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Boyer, E. (2020). Rufous-necked Wood-Rail (Aramides axillaris), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 14an de Oktobro, 2022
- ↑ "Tropic bird goes astray, sparks NM birding frenzy." Associated Press. 23a de Julio 2013. [4]
| ||||||||||||||||||



