Saltu al enhavo

Ruĝkola oreofolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola oreofolo
En Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Oreopholus
Specio: Ruĝkola oreofolo O. ruficollis
Oreopholus ruficollis
Wagler, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkola oreofolo, Oreopholus ruficolliss, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj nura specio de la genro Oreopholus. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Peruo, kaj Urugvajo.[2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkola oreofolo estas la nura vivanta membro de sia genro, kvankam oni konas formortintan specion O. orcesi el fosiliaj restaĵoj.[2][3] Ĝi havas du subspeciojn, nome la nomiga subspecio O. r. ruficollis kaj O. r. pallidus.[2] Kelkaj fakuloj sugestis, ke ambaŭ meritas pluan esploradon ĉar ili havas diferencajn plumarojn .[4]

La Ruĝkola oreofolo estas 25 ĝis 29 cm longa kaj pezas 120 ĝis 154 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne havas laŭsezonajn ŝanĝojn en plumaro. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio estas plejparte tre sablokoloraj, kun densa malhela strieco sur la dorso. Ili havas blankan mentonon, oranĝbrunecan gorĝareon (kio nomigas la specion), grizajn kolon kaj bruston, kaj malgrandan nigran makulon sur la ventro. Iliaj blankaj subflugiloj montriĝas dumfluge. Junuloj havas sablokoloran gorĝon, malpli densan striecon en la dorso, kaj pli palajn subajn partojn kun bruna ventra makulo. Subspecio O. r. pallidus estas tre simila al la nomiga, sed pli malgranda kaj entute pli pala.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Subspecio O. r. pallidus de la Ruĝkola oreofolo havas limigitan teritorion; ĝi troviĝas en marborda norda Peruo nur tiom sude kiom ĝis la Departemento La Libertad. Kio estas supozeble tiu subspecio estis registrita kiel vaganta en Ekvadoro. La nomiga subspecio troviĝas el suda Peruo suden tra okcidenta Bolivio, Ĉilio kaj okcidenta Argentino ĝis Tierra del Fuego kaj orienten tra suda Argentino ĝis Urugvajo kaj suda Brazilo. Ĝi estis registrita ankaŭ kiel vaganto en la Malvinoj.[2][4][5]

La Ruĝkola oreofolo loĝas en herbejoj, arbustaroj, kampoj kaj prerioj. La nomiga subspecio troviĝas en punao de Andoj tiom alte kiom ĝis 4 600 m. O. r. pallidus troviĝas en la marbordaj ebenaĵoj de Peruo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Tawny-throated Dotterel Oreopholus ruficollis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693921A93430118. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693921A93430118.en. Alirita 5a de Decembro 2022.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  3. (1976) “The Late Pleistocene Avifauna of La Carolina, Southwestern Ecuador”, Smithsonian Contributions to Paleobiology 27, p. 155–168. doi:10.5479/si.00810266.27.155. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Wiersma, P., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Tawny-throated Dotterel (Oreopholus ruficollis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 5an de Decembro 2022
  5. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita en la 24a de Julio 2022

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]