Ruĝkrona amazono
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Amazona viridigenalis | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Ruĝkrona amazono (Amazona viridigenalis), konata ankaŭ kiel Verdavanga amazono, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas endanĝerita amazona papago indiĝena de nordorienta Meksiko kaj konfirmita en suda Teksaso en Usono. Studo de 1994 ĉirkaŭkalkulis naturajn populaciojn de inter 2 000 kaj 4 300 maturuloj; la IUCN Ruĝa Listo konsideras ĝin tutmonde endanĝerita specio kun malpliiĝanta populacio. La ĉefaj minacoj al la survivado de la indiĝena birdo estas la kontraŭleĝa eksportado de kaptitaj birdoj el Meksiko ĝis Usono por la merkato de naturaj dorlotbestoj kaj la detruo de ilia natura habitato, arbaroj de malaltaj teroj de nordorienta Meksiko.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Ilia aspekto estas ĝenerale verda, kaj la plej rimarkindaj trajtoj estas helruĝaj frunto kaj krono, malhelblua strio malantaŭ la okuloj, kaj helverdaj vangoj. Ne estas malofte, ke ruĝkronaj amazonoj havas ŝprucerojn de ruĝa kaj blua koloroj sub siaj flugiloj kaj havas helflav-pintajn vostojn.[2] Ili havas blankajn okulringojn, kiu elstarigas iliajn okulojn. Iliaj irisoj povas varii de helflava ĝis tre ruĝa, kvankam la okuloj de junuloj estas grizaj ĝis matureco. Ruĝkronaj amazonoj kutime havas kornokolorajn bekojn kaj vaksaĵojn, sed ĉi tiuj foje povas havi nigrajn brilaĵojn. Iliaj kruroj estas flavgrizaj aŭ grizaj.
Ili estas proksimume 28–33 cm longaj de la beko ĝis la pinto de la vostoplumoj kun enverguro de 38–41 cm. Plej multaj amazonaj papagoj ne estas sekse dimorfaj (la esceptoj estas la blankafrunta Amazona albifrons, la flavbruna Amazona xantholora, kaj la blufrunta Amazona aestiva), do la sola vera maniero identigi sekson estas per genetika testado. Ilia averaĝa pezo estas 270 gramoj.[3]
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Ilia natura teritorio etendiĝas trans la malaltebenaĵoj de nordorienta Meksiko, kaj eble la suda pinto de Teksaso.[4] La Ruĝkrona amazono estas loĝanta (nemigranta) specio en sia indiĝena teritorio, sed ili povas vagi ekster sia reprodukta teritorio por sekvi nutraĵfonton. Naturaj birdoj reproduktiĝis en urbaj komunumoj de suda Kalifornio, suda Florido kaj la insulo Oahu en Havajo. Ekzistas ankaŭ populacio en la urbo Salinas, Puertoriko.
Naturiĝintaj papagoj
[redakti | redakti fonton]Populacioj de naturiĝintaj papagoj ekzistas en urboj kiel ĉe la metropola areo de Los-Anĝeleso en Kalifornio, Usono, precipe ĉe la Valo San Gabriel. Populacioj ekzistas ankaŭ en la areo de San-Diego. Kaptitaj birdoj tie eskapis kaj fariĝis parto de la urba ekosistemo, ekde ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj.[5] La Kalifornia Papaga Projekto diras, ke ruĝkronaj amazonoj estas inter la dek tri specioj de papagoj kun naturiĝintaj populacioj en Kalifornio, inkluzive de ses en la genro Amazona.[6] Los-Anĝeleso estis nomita rifuĝejo por ĉi tiu endanĝerigita specio, kun populacio de ĉirkaŭ 3 000, kiu laŭtakse egalas aŭ superas la ceteran sovaĝan populacion en Meksiko.[7][8] Loĝantoj diras, ke kvankam la birdoj ĝenas per siaj laŭtaj krioj, ili ankaŭ inspiras lokan fierecon kaj identecon.[8]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili kolektiĝas en grandaj aroj, estante plej bruaj matene kaj vespere. La karakteriza kriegado aŭdata de ĉi tiuj birdoj kutime okazas kiam ili vojaĝas en granda aro al nova manĝejo. Ilia dieto konsistas el semoj, fruktoj, floroj kaj nektaro. Ruĝkronaj amazonoj nestas en arbaj kavaĵoj, kiel plej multaj aliaj papagoj. Amazonoj estas inter la plej facile kompreneblaj papagoj, kies konduto legeblas, ĉar ilia okulkoloro escepte bone montras ilian sintenon. Ruĝkronaj amazonoj dilatigas siajn pupilojn kiam ili ekscitiĝas, ĉu pozitive ĉu negative, pri io en sia ĉirkaŭaĵo. Estas facile distingi la dilatiĝojn de la pupilo kontraŭ la brila iriso. Ĉi tiu dilatiĝo, kombinita kun diversaj kondutaj signoj, povas sciigi al kunpapago aŭ posedanto kiel la papago sentas sin. Kolera papago povas ventumi siajn vostoplumojn, dum kontento, amema papago povas ronroni aŭ klini sian kapon por esti gratita.[9]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Ruĝkronaj amazonaj papagoj atingas seksan maturecon je proksimume kvin jaroj. La femalo bezonas ĉirkaŭ 28 tagojn por kovi siajn ovojn, kun averaĝe kvar ovoj por ĉiu ovodemetado.[10] Elnestiĝo komenciĝas je naŭ semajnoj. En naturo, ĉi tiuj papagoj pariĝas porvive kaj trovas arbajn kavaĵojn proksime al aliaj membroj de sia aro, kreante reproduktan grupon konatan kiel kolonio.[11] Ili revenos al la sama kavaĵo ĉiujare por kreskigi siajn idojn, krom se tiu kavaĵo estis antaŭe ŝtelokupita aŭ ili ne havis reproduktan sukceson tie pro alia kialo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Red-crowned Parrot. Arkivita el la originalo je 2018-02-26. Alirita 25a de Februaro 2018 .
- ↑ Red-crowned Parrot. Alirita 25a de Februaro 2018 .
- ↑ Green-cheeked Amazon. Alirita 25a de Februaro 2018 .
- ↑ Moore, Richard (4a de Junio 2019). "Parrot Protection". Arkivigite je 2025-07-06 per la retarkivo Wayback Machine KVEO-TV. Alirita la 27an de Decembro 2020.
- ↑ . Red-Crowned Parrot (2010). Alirita 2020-12-29 .
- ↑ . Identification Guide (2010). Alirita 2020-12-29 .
- ↑ . Wild parrots fill the soundscape in Los Angeles. UCLA (2018-06-08). Alirita 2020-12-29 . [rompita ligilo]
- 1 2 . Pasadena's Screaming Parrots Are Super Annoying But May Save Their Species From Extinction. Southern California Public Radio (2018-07-10). Alirita 2020-12-29 .
- ↑ Understanding Amazon Behavior. Arkivita el la originalo je 14a de Aŭgusto, 2001. Alirita 25a de Februaro 2018 .
- ↑ Red-crowned Amazon. Arkivita el la originalo je 2024-12-24. Alirita 25a de Februaro 2018 .
- ↑ Green-cheeked Amazon. Alirita 25a de Februaro 2018 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
- Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.



