Ruĝkrura tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkrura tinamo
Ruĝkrura tinamo, ilustraĵo de Keulemans, 1895
Ruĝkrura tinamo, ilustraĵo de Keulemans, 1895
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. erythropus
Crypturellus erythropus
(Pelzeln, 1863)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. e. erythropus (Pelzeln, 1863)[2] C. e. cursitans
(Wetmore & Phelps, 1956)[2]
C. e. spencei
(Brabourne & Chubb, 1914)[2]
C. e. margaritae
(Phelps & Phelps, 1948)[2]
C. e. saltuarius
(Wetmore, 1950)[2]
Magdalena tinamo
C. e. columbianus
(Salvadori, 1895)[2]
Kolombia tinamo
C. e. idoneus (Todd, 1919)[2]
Santamarta tinamo

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Ruĝkrura tinamoRuĝpieda tinamo,[3]Crypturellus erythropus, estas sugrunde loĝanta birdo troviĝanta ĉe tropikoj kaj pli malaltaj subtropikoj de norda Sudameriko.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura tinamo estas supraĵe simila al koturno kun kiu ĝi estas tute nerilata, kaj kun aliaj tinamoj, ĝi apartenas al Paleognatoj. Ties totala longo estas 27 al 32 cm. Ties brunecaj supraj partoj kaj griza brusto kontrastas klare kun la sablokolora ventro. La dorso kaj flugiloj estas striecaj, sed tio estas svage (ofte apenaŭ videbla) ĉe maskloj. Aldone, la kvanto de strieco ĉe supraj partoj varias laŭ la subspecioj. Ĝi estas la ununura tinamo en sia teritorio kun roz-ruĝecaj kruroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ĝi estas registrita malofte, escepte pro ties fajfa voĉo. Ĝi manĝas semojn, berojn, helikojn kaj insektojn. Oni scias malmulte pri ties reprodukta kutimaro, sed la brilaj ovoj estas hele grizec-lavendaj kun varia kvanto de rozkoloreco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Grizkrura tinamo estas monotipa specio.[4] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[6]

La taksonomio, krom tio, restas neklara, kaj kelkaj fakuloj konsideras la taksonoj saltuarius, idoneus, kaj columbianus kiel monotipaj specioj pli ol kiel subspecioj de la Ruĝkrura tinamo. La SACC malakceptis proponon por altigi tiujn al specia statuso, konsiderinte ke la nune disponebla informo malsukcesas subteni la disigon.[8]

Aldone, kelkaj subspecioij kutime asociaj kun la Ruĝkrura tinamo estis asociigitaj kun aliaj specioj en la pasinto, ĉefe la Cinamotinamo, la Ĉokotinamo kaj la Flavkrura tinamo.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura tinamo loĝas en Gujano, Surinamo, Kolombio, Venezuelo kaj nordorienta Brazilo, kaj en Margarita Insulo.[4] Ĝi povas troviĝi ankaŭ en Franca Gujano.[9] Ties preferata habitato estas seka arbaro, kvankam ĝi povas troviĝi en humidaj arbaroj kaj pli malaltaj arbustaroj kaj herbejoj. Ĝi preferas altojn sub 1,300 m.[10]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura tinamo estas nekomuna al surloke komuna en plej parto el sia teritorio, sed la Magdalena tinamo estas tre rara (eble formortinta), dum la Kolombia tinamo estas endanĝerita. Ambaŭkaze la ĉefa problemo estas la habitata detruo, sed ĉasado estas alia minaco. La IUCN listigas tiun birdospecion kiel Malplej Zorgiga,[9] kun loĝteritorio de 1,800,000 km2.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Brands, S. (2008)
  3. Remsen Jr., J. V. (2009)
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Clements, J (2007)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. Davies, S. J. J. F. (2003)
  7. 7,0 7,1 7,2 SACC (2008)
  8. Remsen Jr., J. V. (2006)
  9. 9,0 9,1 BirdLife International (2012). Crypturellus erythropusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  10. 10,0 10,1 BirdLife International (2008)(a)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Red-legged Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 06 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus erythropus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 04 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. & Bamford, Mike (2002): Ratites and tinamous : Tinamidae, Rheidae, Dromaiidae, Casuariidae, Apterygidae, Struthionidae. Oxford University Press, Oxford, New York. ISBN 0-19-854996-2
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (Mar 2006). "species limits in Crypturellus erythropus group:". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 04 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (30 Jan 2009). "Classification of birds of South America Part 01:". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 09 Feb 2009.