Saltu al enhavo

Ruĝokula amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula amazono
En Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Ruĝokula amazono, A. pretrei
(Temminck, 1830)
Amazona pretrei
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝokula amazono (Amazona pretrei), konata ankaŭ kiel Tukumana papago, estas vundebla specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo.

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Iliaj naturaj vivmedioj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj, seka savano, kaj plantejoj. Ĝi esatas minacata pro habitatoperdo.

La Ruĝokula amazono migras laŭsezone el la norda regiono de la ŝtato Rio Grande do Sul ĝis la sudorienta ŝtato Santa Catarina por manĝi la amasproduktitajn semojn de la Brazila araŭkario.[1]

La specio estas distribuata en la areo de la limo inter sudo de la Provinco Corrientes en Argentino kaj la ŝtato Rio Grande do Sul, Brazilo.[2]

Ili estas silentema specio kun rilaksita karaktero.[2]

En Rio Grande do Sul, Brazilo

La ruĝ-okula amazono estas 32 cm longa.

Ĝi estas plejparte verda kun kelkaj maldensaj ruĝaj makuloj sur la kapo, varia amplekso de ruĝo sur la frunto, antaŭkoloroj kaj ĉirkaŭ la okuloj, blankaj okulringoj, ruĝo sur la faldo de la flugiloj kun bluaj pintoj ĉe la duarangaj kaj unuarangaj flugilplumoj kaj flaveca beko.[3] Inoj havas malpli da ruĝo sur la faldo de la flugiloj.[4]

90 procentoj de la dieto de la ruĝ-okula amazono, kiu loĝas en la naturo, enhavas Angustifolia-jn semojn, dum por tiuj en kaptiteco, iliaj dietoj konsistas el legomoj kune kun araŭkariaj semoj.

  1. (January 2010) “Applying ecological niche modelling to plan conservation actions for the Red-spectacled Amazon (Amazona pretrei)”, Biological Conservation 143 (1), p. 102–112. doi:10.1016/j.biocon.2009.09.009. Bibkodo:2010BCons.143..102M. 
  2. 2,0 2,1 (September 2018) “The identity of the mysterious "Azara's Parakeet" Sittace flaviventris Wagler, 1832”, Anais da Academia Brasileira de Ciências 90 (3), p. 2851–2853. doi:10.1590/0001-3765201820170881. 
  3. Data Zone: Red-spectacled Amazon (Amazona pretrei). BirdLife International. Alirita 12a de Julio 2020 .
  4. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Ilustrita de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.


Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]