Ruĝpuga kukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Morococcyx erythropygus (Lesson, R., 1842) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝpuga kukolo aŭ Malgranda grundokukolo (Morococcyx erythropygus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas en Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, kaj Nikaragvo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Ruĝpuga kukolo estas la nura membro de sia genrp. Ĝi havas du subspeciojn, la nomiga subspecio M. e. erythropygus kaj M. e. mexicanus.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La malgranda grundkukolo estas 25 ĝis 28 cm longa. Maskloj pezas ĉirkaŭ 58 ĝis 66 g kaj inoj ĉirkaŭ 56 ĝis 76 g. Inoj estas iom pli palaj ol maskloj, sed alie ne diferencas. Ili havas iomete kurban bekon kun nigrecbruna supra makzelo kaj oranĝa mandiblo. Ilia vizaĝo estas komplekse desegnita, kun helflava ringo ĉirkaŭ la okulo kun nuda blua haŭto malantaŭ ĝi kaj maldikaj nigraj linioj ĉirkaŭ la areo, mallonga malklara blankeca strio super la okulo, kaj cinamkoloraj vangoj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio havas grizecbrunan kronon, olivecbrunajn nukon kaj dorson, fulgonigrecajn malsupran dorson kaj pugon, kaj olivecbrunajn supravostajn kovrilojn. Ilia vosto estas plejparte olivecbruna kun purpurbronza brilo kaj sablokoloraj ĝis blankecaj pintoj supre kaj helgrizecbrunaj sube kun obtuzaj nigrecaj bendoj proksime al la fino de la eksteraj plumoj. Iliaj subaj partoj de mentono ĝis ventro estas cinam-flavecaj. Nematuruloj similas al plenkreskuloj sed pli obtuzaj kaj ne havas la palajn pintojn kaj nigrecajn bendojn sur la vosto.[3]
Plenkreskuloj de la subspecio M. e. mexicanus estas pli grandaj kaj pli palaj ol la nomiga, kun iom pli grizaj supraj partoj kaj subaj partoj tendencantaj al okreca flavbruna aŭ palflava flavbruna, sed pli malhela suba flanko ĉe la vosto.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de la malgranda grundkukolo troviĝas de suda Meksiko suden tra Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo ĝis Kostariko. M. e. mexicanus troviĝas sur la pacifika deklivaro de okcidenta Meksiko inter Sinaloa kaj la Istmo de Tehuantepeko. La specio loĝas en duonaridaj ĝis aridaj pejzaĝoj, inkluzive de la interno kaj randoj de arbaroj, dorna arbaro, sekundara arbaro kaj savano. Tiuj en sudokcidenta Meksiko preskaŭ ekskluzive troviĝas en dorna arbaro.[3]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La malgranda grundkukolo estas tutjara loĝanto tra sia tuta teritorio.[3]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La malgranda grundkukolo manĝas insektojn kaptitajn dum piedirado surgrunda aŭ plukitajn el vegetaĵaro per mallongaj saltoj. Detaloj pri ĝia dieto mankas.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la malgranda grundokukolo varias geografie sed ne estas plene konataj. En Kostariko ĝi reproduktiĝas inter februaro kaj majo kaj ĝia sezono en Meksiko ŝajne inkluzivas majon kaj junion. Ĝi faras malprofundan bovlan neston el bastonetoj aŭ folioj sur la tero. Ambaŭ plenkreskuloj kovas la ovon de du ovoj. La kovada periodo kaj tempo ĝis elnestiĝo ne estas konataj.[3]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la malgrandan grundkukolon kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas tre grandan teritorion kaj laŭtaksan populacion inter 50 000 kaj 500 000 maturaj individuoj, kvankam ĉi-lasta supozeble malpliiĝas. Neniuj tujaj minacoj estis identigitaj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse (Aŭgusto 2022). Alirita 8a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Available at: https://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v6_Dec21.zip Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- 1 2 3 4 5 6 Soberanes-González, C. A., C. I. Rodríguez-Flores, M. d. C. Arizmendi, G. M. Kirwan, and T. S. Schulenberg (2020). Lesser Ground-Cuckoo (Morococcyx erythropygus), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 22an de Septembro, 2022
- ↑ BirdLife International (2020). "Lesser Ground-cuckoo Morococcyx erythropygus". IUCN Red List of Threatened Species. 2020 e.T22684447A152217628. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22684447A152217628.en. Alirita la 22an de Septembro 2022.
| ||||||||||||||||||



