Saltu al enhavo

Ruĝvanga papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvanga papago
Masklo de Ruĝvanga papago en Papuo-Nov-Gvineo
Masklo de Ruĝvanga papago en Papuo-Nov-Gvineo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Psittaculinae, Psitakulenoj
Tribo: Psittaculini
Genro: Geoffroyus
Bonaparte, 1850
Specio: Ruĝvanga papago, G. geoffroyi
Geoffroyus geoffroyi
(Bechstein, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝvanga papago (Geoffroyus geoffroyi) estas specio de papago en la familio Psittaculidae trovebla en Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo kaj la pinto de norda Kvinslando, Aŭstralio.[1] Estas 17 subspecioj nuntempe agnoskitaj. Ĝi estas fortika mallongvosta papago kun elstara verda plumaro. Ĝi montras seksan diformismon; la plenkreska masklo havas ruĝajn vangojn kaj malvajn nukon kaj kapopinton, sed la ino estas pli senkolora kun bruna kapo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La ruĝvanga papago estis por unua fojo priskribita de la germana natursciencisto Johann Matthäus Bechstein, 1811. Ĝi estas unu el la kvar specioj klasitaj en la genro Geoffroyus. Tiu genro estis foje enmetita en Psittinus. Proponitaj rasoj sumbavensis kaj tjindanae estas sinonimoj de floresianus; stresemanni de rhodops; explorator povus esti sinonima kun rhodops.[2]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Eble formortinta speco, G. g. aureus

Oni agnoskis dek sep subspeciojn de Ruĝvanga papago.[2]

Ruĝvanga papago (ino) el Nimbokrang

Kaj la masklo kaj la ino de ruĝvangaj papagoj havas ĉefe brilverdan plumaron kaj fortikan korpon kun mallonga vosto. La plenkreska masklo havas roz-ruĝajn vangojn kaj vizaĝon kun blu-malva malantaŭo de la kapo kaj krono, kaŝtankolorajn flugilkovrilojn, bluan subflugilon, kaj koralrozkoloran supran mandiblon. La ino havas brunan kapon kaj pli olivbrunajn vangojn kaj gorĝon, kaj tute brungrizan bekon. Ankaŭ junuloj havas la olivecan nuancon, sed iliaj kapoj estas pli verdaj. Ĉiuj ruĝvangaj papagoj havas flavajn okulojn.[3] Iliaj bekoj estas dezajnitaj por manĝi semojn kaj fruktojn. Ilia rapida kaj rekta flugmaniero estas distinga kaj simila al tiu de sturno. Ilia krio estas "metaleca". Tipaj korpodimensioj estas: alto 250 mm, longo 203 mm, kaj enverguro 135 ĝis 155 mm.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La ruĝvanga papago troviĝas en la Kabjorka Duoninsulo, Aŭstralio, Indonezio, Orienta Timoro, kaj Papuo-Nov-Gvineo kaj pluraj aliaj insuloj en la regiono. Ĝiaj naturaj vivejoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovarbaroj. Ili vivas laŭlonge de riveretoj kaj en arbaroj.[5][4]

Ruĝvangaj papagoj kutime vivas en paroj, kaj en malgrandaj familiaj grupoj ekster la reprodukta sezono. Dum la reprodukta sezono la birdoj kutime troviĝas en paroj, sed oni scias malmulte pli pri ilia aminduma konduto en la naturo. Ili kutime estas sufiĉe timemaj, krom dum manĝado. Dum manĝado ili kolektiĝas en grandaj grupoj, kaj ili estas tre bruemaj kaj okulfrapaj. Ili nur marŝas mallongajn distancojn, ĉar iliaj piedoj ne estas strukturitaj por marŝado, sed por ripozado.[4]

Ili serĉadas manĝaĵojn kaj ilia dieto konsistas el semoj, fruktoj (ĉefe figoj), floroj kaj nektaro.[4] Fruktoj kaj semoj de Corymbia papuana, Casuarina papuana kaj skvamfrakseno (Ganophyllum falcatum) estas inter tiuj registritaj kiel dieteroj.[3]

Dum la reprodukta sezono la ina birdo elfosas sian neston en putranta arbobranĉo. Ovodemetado kutime enhavas tri ovojn.[4]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]

La specio havas grandan teritorion. Ekzistas nekonata nombro da individuoj, sed oni supozas, ke ilia nombro estas stabila. Ilia konserva statuso estas klasifikita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[5][6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Species profile—Geoffroyus geoffroyi (red-cheeked parrot). Queensland Government. Alirita 2024-04-04 .
  2. 2,0 2,1 Red-cheeked Parrot (Geoffroyus geoffroyi). Internet Bird Collection. Alirita 5a de Junio 2011 .
  3. 3,0 3,1 3,2 [1973] (1978) Parrots of the World, 2‑a eldono, Melbourne Australia: Landsdowne Editions, p. 178–83. ISBN 0-7018-0690-7.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Red-cheeked Parrot. Honolulu Zoo. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro 2011. Alirita 5a de Junio 2011 .
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2012). “Geoffroyus geoffroyi”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  6. Red-cheeked Parrot Geoffroyus geoffroyi. BirdLife International. Alirita 5a de Junio 2011 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]