Saltu al enhavo

Ruĝventra fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra fruktokolombo
Plenkreskulo en la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio
Plenkreskulo en la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Ruĝventra fruktokolombo P. greyi
Ptilinopus greyi
(Bonaparte, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra fruktokolombo, Ptilinopus greyi, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas endemio de arbaroj de malaltaj teroj de la insuloj de Nov-Kaledonio, Santakruzaj insuloj (Salomonoj), kaj Vanuatuo, kaj ĝi estas ofta en plimulto de sia teritorio.

La Ruĝventra fruktokolombo estas ĝenerale verdeca, sed havas rimarkindan purpur-ruĝajn kronon kaj areon en centra ventro, kio nomigas la specion laŭ ordinara nomo. La kapo kaj kolo estas verdece helgrizaj kaj la brustio pli helverda. La beko estas malhelgriza, la mentono flaveca, la iriso oranĝa kaj la malhelverdaj flugilplumoj havas iom da flavaj randoj.

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas tre similaj, kvankam la ventra areo estas iom pli malgranda ĉe inoj. Al junuloj esence mankas la purpur-ruĝaj krono kaj areo en centra ventro, kio kondukas al eblaj konfuzoj kun la Tanna fruktokolombo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]