Saltu al enhavo

Ruĝvosta amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvosta amazono

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Ruĝvosta amazono, A. brasiliensis
(Linnaeus, 1758)
Amazona brasiliensis
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj

Psittacus brasiliensis Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝvosta amazono (Amazona brasiliensis), konata ankaŭ kiel Ruĝvosta papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas endemio de marbordaj arbaroj de Serra do Mar. La birdo estas minacata pro habitatoperdo kaj kaptado por la komerco de naturaj birdoj, kaj estas simbolo de la klopodoj konservi unu el la plej biologie diversaj ekosistemoj de la Tero. Sekve, ĝi estas konsiderata Preskaŭ Minacata fare de BirdLife International kaj la IUCN. En 1991–92, la populacio falis sub 2000 individuojn. Sekvante daŭrajn konservadajn klopodojn, kalkulo kaj takso de 2015 sugestas populacion de 9 000 – 10 000, indikante ke ĉi tiu specio resaniĝas post pli frua persekutado.[1] Lastatempa studo montras, ke la populacio de ĉi tiu specio estas stabila en la ŝtato Paranao, Suda Brazilo, rivelante fluktuojn en la populacia tendenco dum la lastaj 12 jaroj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 1751 la angla natursciencisto George Edwards inkluzivis ilustraĵon kaj priskribon de la ruĝvosta amazono en la kvara volumo de sia verko A Natural History of Uncommon Birds (Natura Historio de Nekutimaj Birdoj). Li uzis la anglan nomon "The Brazilian green park" (La brazila verda papago). Edwards bazigis sian mankoloran akvaforton sur viva birdo, kiu estis montrata en la butiko de kaĝfaristo en Londono.[3] Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la deka eldono, li lokigis la ruĝvostan amazonon kun la aliaj papagoj en la genro Psittacus. Linnaeus inkluzivis mallongan priskribon, kreis la dunoman nomon Psittacus brasiliensis kaj citis la verkojn de Edwards.[4] La ruĝvosta amazono nun estas unu el ĉirkaŭ 30 papagoj lokigitaj en la genro Amazona, kiu estis enkondukita de la franca naturalisto René Lesson en 1830.[5][6]

Supra korpo
Ĉe Parque das Aves, Foz do Iguacu, Brazilo

Ruĝvostaj amazonoj pezas ĉirkaŭ 425 g kaj estas proksimume 35 cm longaj. Kiel atendite de ĝia ordinara nomo, ĝi havas larĝan ruĝan bendon sur sia vosto, sed ĉar ĝi plejparte limiĝas al la internaj plumretoj, ĝi estas ĉefe videbla de sube aŭ kiam la vosto estas etendita. Krome, la vosto havas larĝan flavan pinton, kaj la eksteraj vostoplumoj estas malhelviolbluaj ĉe la bazo.

La cetera plumaro estas verda, dum la gorĝo, vangoj kaj orelareoj estas violbluaj, la antaŭkrono estas ruĝa, kaj la vostoplumoj havas pintojn malhelbluajn. Ĝi havas flavecan bekon kun nigreca pinto ĉe la supra mandiblo, palgrizan okulringon kaj oranĝajn irisojn. Junuloj havas pli obtuzan plumaron kaj brunajn irisojn.

La ruĝvosta amazono estas indiĝena de la marbordaj arbaroj de Serra do Mar. Ĉi tiu specio estas preskaŭ tute limigita al malaltebenaĵoj, tipe troveblas je altitudoj sub 200 metroj super marnivelo, kvankam foje atingante altitudojn ĝis 700 m.[7]

Ruĝvostaj amazonoj kutime troviĝas en paroj aŭ aroj, kiuj foje povas nombri plurajn centojn da individuoj ekster la reprodukta sezono. Ili ĉefe ripozas kaj reproduktiĝas sur marbordaj insuloj, sed plejparto de la manĝado okazas sur la proksima kontinento, kie la birdoj manĝas ĉefe fruktojn, sed ilia dieto ankaŭ inkluzivas semojn, florojn, nektaron, kaj malofte, insektojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La ruĝvosta amazono reproduktiĝas en manglejoj kaj marbordaj arbaroj sur insuloj. La reprodukta sezono daŭras de septembro ĝis februaro, kiam la papagoj demetas tri aŭ kvar ovojn en naturaj arbokavaĵoj. La kovoperiodo estas 27 ĝis 28 tagoj, kaj la elnestiĝo pliajn 50 ĝis 55 tagojn.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2017). "Amazona brasiliensis". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T22686296A118478685. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22686296A118478685.en. Alirita la 15an de Novembro 2021.
  2. Tendência populacional do papagaio-de-cara-roxa (Amazona brasiliensis) no litoral do estado do Paraná”, Ornithologia 146 (2), p. 136–143.
  3. Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds Part 4. Printed for the author at the College of Physicians.
  4. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  5. Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
  6. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List, Versio 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 16a de Oktobro 2021 .
  7. (BirdLife International)
  8. (ARKive)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]