Ruana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝe ruana bovino
Ĉevalo kun ruana felo.

Ruana koloro estas fela koloro de multaj bestoj, precipe de ĉevaloj, bovoj kaj hundoj. Ĝi ekestas pro miksaĵo de blankaj kaj pigmentitaj haroj, kiuj ne griziĝas pro aĝo. Pluraj genetikaj kondiĉoj kaŭzas la ruanan koloron ĉe kelkaj specioj.