Rubato (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fragmento el la 1-a rapsodio de Bartok (1904)

Rubato (laŭ it. tempo rubato = rabita tempo) ankaŭ rubamento di tempo, rubando signifas en la muziko diversajn manierojn de plilongigo aŭ plimallongigo je la ludado de tonoj, ofte lige kun la postulo, ke oni devas redoni la "rabitan tempon".

Ekde la lasta kvarono de la 18-a jarcento rubato estas diversaj manieroj manipuli tondaŭrojn kaj taktakcentojn. Rubato do ofte efikas kiel la invertado de la metrikaj akcentoj per akcentado de la malpezaj taktotempoj.

Precipe la nocio signifas ludmanieron, je kiu la melodivoĉo rapidas antaŭen aŭ restas malantaŭe, dum kiam la akompano restas strikte entakta, tile ke melodio kaj akompano dum momento ne sinkronas. Famaj pro tio tekniko estis Franz Benda, Wolfgang Amadeus Mozart kaj Frédéric Chopin. Ankaŭ sur fruaj sonregistraĵoj tiu praktiko estas ankoraŭ aŭdebla, nelaste en la pianista maniero, ludi meloditonojn preskaŭ principe post la bastono.

Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj la nocio estis uzata pli kaj pli samsignife kun agogiko, do kiel ĝenerala akcelado aŭ malakcelado de la tempo. La koncertinstrukcio por libera traktado de la tempo estis en la 18-a jarcento con discrezione.

La rubato eksplicite postulata en la nototeksto troviĝas precipe en la muziko de la romantiko. Aparte la pianmuzikaĵoj de Chopin samkiel kelkaj verkoj de Franz Schubert kaj Alexander Skrjabin enhavas detalajn instrukciojn pri rubato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]