Saltu al enhavo

Rubem Fonseca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rubem Fonseca
Persona informo
Rubem Fonseca
Naskiĝo 11-an de majo 1925 (1925-05-11)
en Juiz de Fora
Morto 15-an de aprilo 2020 (2020-04-15) (94-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj brazilportugala portugala vd
Loĝloko Rio-de-Ĵanejro vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj José Henrique Fonseca (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto novelisto juristo romanisto scenaristo ĵurnalisto filmkritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Rio-de-Ĵanejro vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj The Seminarian 
Q9588461 
Q10338848 
Q18239165 
Q10322235 
Q10281037 
Q10338889 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Rubem FONSECA (n. la 11-an de majo 1925 en Juiz de Fora ; m. la 15-an de aprilo 2020 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila verkisto de ĉefe socie kritikaj policaj kaj krimromanoj kaj scenaristo. [1][2]

Post studado de juro en Brazilo kaj Usono, li laboris kiel direktoro de la elektrokompanio en Rio-de-Ĵanejro. Dum la milita diktaturo de la 1960-aj jaroj, liaj libroj estis malpermesitaj kiel pornografiaj.

Liaj verkoj temas pri la diboĉo kaj perforto en la urboj. Fonseca skribis en sobra kaj rekta stilo pri mondo en kiu intermiksiĝas eksteruloj, murdintoj, prostituitinoj, ktp. Li publikigis sian unuan libron, Os prisioneiros (La Kaptitoj), en la aĝo de 38 jaroj. En 1975 li publikigis Feliz Ano Novo, kiu estis malpermesita jaron poste de la milita diktaturo kaj ne povis esti vendita denove ĝis 1985. Lia plej konata libro estas Murder in August (originala titolo: Agosto), kiu traktas la konspirojn post la sinmortigo de Getúlio Dornelles Vargas. Fonseca verkis romanojn kaj novelojn same kiel scenarojn por la filmo. Liaj verkoj estis tradukitaj en la anglan, francan kaj germanan, inter aliaj lingvoj.

Romanoj kaj noveloj

[redakti | redakti fonton]
  • O Caso Morel (1973)
  • A Grande Arte (1983)
  • Bufo & Spallanzani (1986)
  • Vastas Emoções e Pensamentos Imperfeitos (1988)
  • Agosto (1990)
  • O Selvagem da Ópera (1994)
  • Do Meio do Mundo Prostituto Só Amores Guardei ao Meu Charuto (1997, novella)
  • O doente Molière (2000, novella)
  • Diário de um Fescenino (2003)
  • Mandrake: A Bíblia e a Bengala (2005, novella)
  • O Seminarista (2009)
  • José (2011)

Kolektoj de mallongaj rakontoj kaj antologioj

[redakti | redakti fonton]
  • Os Prisioneiros (1963)
  • A Coleira do Cão (1965)
  • Lúcia McCartney (1967)
  • Feliz Ano Novo (1975)
  • O Homem de Fevereiro ou Março (1973)
  • O Cobrador (1979)
  • Romance Negro e Outras Histórias (1992)
  • Contos Reunidos (1994)
  • O Buraco na Parede (1995)
  • Romance Negro, Feliz Ano Novo e Outras Histórias (1996)
  • Histórias de Amor (1997)
  • Confraria dos Espadas (1998)
  • Secreções, Excreções e Desatinos (2001)
  • Pequenas Criaturas (2002)
  • 64 Contos de Rubem Fonseca (2004)
  • Ela e Outras Mulheres (2006)
  • Axilas e Outras Histórias Indecorosas (2011)
  • Histórias Curtas (2015)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj (Vastas emoções e pensamentos imperfeitos, 1988) trad. Rogério Ferreira, romano de 2010.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wilmington, Michael, "MOVIE REVIEW 'Exposure' Settles for Less Than Tantalizing Potential", Los Angeles Times, October 30, 1991, paĝo 5. Kontrolita 28 April 2011. [rompita ligilo]
  2. Polk, James, "Blame It on Rio", New York Times, August 23, 1998. Kontrolita 28 April 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]