Rubenkrona regolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubenkrona regolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Rubenkrona regolo
Regulus calendula
(Linnaeus,1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rubenkrona regolo estas tre eta paseroforma birdo de Norda Ameriko. Ĝi estas membro de familio regoledoj kaj apartenas al la malpligrandaj birdoj de paseroforma grupo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Virbirdo

Plenkreskuloj estas olive-griza supren, blanka suben, kun maldika beko kaj kun mallonga vosto. Ili havas blankan zonon sur flugiloj, blanka ringo ĉirkaŭ okulo. La plenkreskaj virseksuloj havas ruĝan makulon sur la mezo de la korono, kiu estas videbla ĉiam kiam birdo estas maltrankvila.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

La birddo loĝas en koniferaj arbaroj tra Kanado, Alasko norde Nov-Anglio kaj okcidenta Usono. Nordaj birdoj migradas al Usono kaj Meksiko. Iuj birdoj estas nemigrataj en okcidento. La populacio de birdo laŭ ne fara kalkulado iom ete kreskas. La teritorio de birdo iras norden, kie la specio estas malpli distrita kaj teritorio ofertas pli de nutrado.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nestas en bonkvalite plekta nesto kiu aspektas kiel taso kaj estas enplektita inter penditaj branĉetoj de arbo. Unu ovmetaĵo povas konsisti eĉ 12 ovojn.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi serĉadas aktive insektojn, insektovojn, araneojn en arboj kaj arbedoj, iam manĝas fruktojn kaj suĉas limfo de arboj. Dum nutrado la birdo povas ankaŭ ŝvebi super branĉoj aŭ iam ekflugi por kaptado insekton dum flugo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La birda voĉo - melodia pepado sufiĉe laŭta. En lokoj de vintrado la voĉo de birdo sonas ordinare kiel trogloda voĉo „jdit" , ofte rripertita kelkfoje en fermitaj tutoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]