Saltu al enhavo

Rubentopaza kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubentopaza kolibro
En Bonero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Chrysolampis
Boie, F, 1831
Specio: Rubentopaza kolibro C. mosquitus
Chrysolampis mosquitus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Trochilus mosquitus (pranomo)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rubentopaza kolibro (Chrysolampis mosquitus) estas malgranda specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj la nura specio de la genro Chrysolampis. Ĝi troviĝas en Brazilo, Gujanoj, Venezuelo, Arubo, Bolivio, Bonero, Kolombio, Kuracao, Panamo, Trinidado kaj Tobago.[1][2][3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Rubentopazan kolibron formale priskribis la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae kun la duvorta nomo Trochilus mosquitus.[4] La tipa loko estas Surinamo.[5]

La Rubentopaza kolibro estas nun la nura specio metita en la genron Chrysolampis, kiun enkondukis la germana zoologo Friedrich Boie en 1831.[6][7] La nomo Chrysolampis devenas el la Antikva greka ĥrisolampis kun la signifo "lampiro". La specia epiteto mosquitus estas hispandevena latinigita diminutivo kun la signifo "muŝeto" aŭ "kulo".[8] La specio estas monotipa: ne estas agnoskita subspecio.[1]

Masklo en Trinidado kaj Tobago

La ruben-topaza kolibro estas 8 ĝis 9,5 cm longa kaj pezas 2,5 ĝis 5 g. Ĝia preskaŭ rekta, nigra beko estas relative mallonga kompare kun tiuj de plej multaj aliaj kolibroj. La masklo havas malhelbrunajn suprajn partojn kun oliveca brilo. Ĝia krono kaj nuko estas brile rubenruĝaj, kaj la gorĝo kaj brusto estas kutime irizkoloraj kvankam foje smeraldverdaj. La ceteraj subaj partoj estas brunaj kaj la kaŝtankolora vosto estas nigra.[9]

La ina ruben-topaza kolibro havas bronzverdajn suprajn partojn kaj palgrizajn subajn partojn. La vosto estas plejparte kaŝtankolora kun malhela subfina bendo kaj blanka pinto; la centraj plumoj estas olivecverdaj. Inoj en Trinidado kaj Tobago foje havas verdecan gorĝostrion (ĝi povas aspekti malhela). Junaj inoj similas al plenkreskaj inoj, sed kun blankpinta malhelbruna vosto. Junaj maskloj similas al la juna ino, sed kun varia kvanto da irizeca oranĝkoloro ĉe la gorĝo.[9]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La ruben-topaza kolibro troviĝas de orienta Panamo orienten tra norda Kolombio, Venezuelo, kaj la Gujanoj ĝis nordorienta Brazilo. De tie ĝi troviĝas tra centra kaj orienta Brazilo ĝis Mato Grosso suden kaj okcidenten en orientan Bolivion. En Kolombio ĝia teritorio etendiĝas suden inter la tri Andaj montaroj, kaj ĝi troviĝas ankaŭ en la ABC-insuloj kaj Trinidado kaj Tobago.[1][9] Ĝi estis registrita kiel vaganta en Argentino kaj Peruo kaj ekzistas almenaŭ unu nekonfirmita vidaĵo en Paragvajo.[2]

La ruben-topaza kolibro loĝas en la interno kaj randoj de malfermaj savan-similaj pejzaĝoj kaj arbustaj aridaj montetoflankoj; ĝi troviĝas ankaŭ en ĝardenoj kaj kultivataj areoj. Ĝi plejparte troviĝas sub 500 m de alteco, sed troviĝas eĉ ĝis 1 700 m.[9]

La ruben-topaza kolibro estas migranta, kvankam ĝia movpadrono kaj tempo varias tra sia teritorio kaj ne estas bone difinitaj. Ĝi ŝajnas moviĝi norden kaj suden en Brazilo kaj orienten kaj okcidenten laŭlonge de la norda marbordo de Sudameriko kaj la marbordaj insuloj.[9]

La ruben-topaza kolibro nutriĝas per nektaro el vasta gamo da florantaj arbustoj, arboj, epifitoj, kaktoj,[10] kaj kultivaĵoj. Tamen, ili preferas la florojn de la samanea arbo kaj la Ixora planto ĉar ĉi tiuj floroj havas altan sukerenhavon.[10] Maskloj defendas manĝoteritoriojn. La specio ankaŭ kaptas malgrandajn insektojn kaj araneojn[10] dumfluge kaj foje kolektas ilin el foliaro.[9]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la ruben-topaza kolibro varias tra ĝia teritorio. En la norda parto ĝi daŭras de decembro ĝis junio kaj en granda parto de Brazilo de septembro ĝis marto. La ino faras malgrandan tasforman neston el fajnaj plantfibroj kaj aranea silko, ornamitan ekstere per likenoj. Ĝi metas ĝin sur branĉon aŭ en branĉforkon, tipe inter 1 kaj 4 metrojn supergrunde. La ovodemetado estas de du ovoj. La kovotempo estas 15 ĝis 16 tagoj, kaj elnestiĝo kutime okazas 19 ĝis 22 tagojn post eloviĝo, kvankam foje ĝis 28 tagoj.[9]

La kanto de la ruben-topaza kolibro estas "duobla 'tliii...tliii...tliii'", kiu kutime estas kantata de alta ripozejo.[9]

La IUCN taksis la ruben-topazan kolibron kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝia populacigrandeco kaj tendenco estas nekonataj.[11] Ĝi estas "ofta loĝanto en la malaltaj teroj kaj marbordaj montoĉenoj" kaj "facile akceptas homfaritajn vivejojn".[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. 2,0 2,1 Species Lists of Birds for South American Countries and Territories (Aŭgusto 2021). Alirita 24a de Aŭgusto, 2021 .
  3. (2020) “Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world”, HBW and BirdLife International (ZIP). Alirita 27a de Majo, 2021.. 
  4. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  5. (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  6. (1831) “Bemerkungen über Species und einige ornithologische Familien und Sippen”, Isis von Oken (German). 
  7. Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 3a de Januaro 2020 .
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 105, 261. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 (2020) “Ruby-topaz Hummingbird (Chrysolampis mosquitus)”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.compot1.01. 216407832. 
  10. 10,0 10,1 10,2 Chrysolampis mosquitus (Ruby Topaz). Alirita 9a de Aprilo 2022 .
  11. BirdLife International (2016). “Ruby-topaz Hummingbird Chrysolampis mosquitus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22687160A93142952.en. Alirita 15a de Januaro 2022.. 
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto
  • Restall, R., C. Rodner, & M. Lentin. 2006. Birds of Northern South America. Vol. 1 & 2. Helm, London. (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 1); (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 2)
  • Skutch, Alexander F. The Life of the Hummingbird. New York: Crown, 1973
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]