Rubielos de Mora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rubielos de Mora
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44415
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 627  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 0° 39′ U (mapo)40.1904408-0.65192759999999Koordinatoj: 40° 11′ N, 0° 39′ U (mapo) [+]
Alto 929 m [+]
Areo 63,716019 km² ( 637 1.6 019 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rubielos de Mora (Provinco Teruelo)
Rubielos de Mora (Provinco Teruelo)
DEC
Rubielos de Mora
Rubielos de Mora
Situo de Rubielos de Mora
Rubielos de Mora (Hispanio)
Rubielos de Mora (Hispanio)
DEC
Rubielos de Mora
Rubielos de Mora
Situo de Rubielos de Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rubielos de Mora [+]
vdr

Rubielos de Mora [ruBJElos deMOra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La preĝejo de la iama konvento de karmelaninoj.
La pordego de Sankta Antonio.
Teretaĝo de la urbodomo.

Ĝi estas je 61 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora. Krome nordoriente estas Nogueruelas kaj sudoriente Fuentes de Rubielos kaj Olba.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro kaj la loĝloko mem staras je 929 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. Dum la 13-a jarcento la loko etendiĝis el la kastelo tra la tri pordegoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo pligrandiĝis kaj oni konstruis blazondomojn, ermitejojn kaj pontojn. Meze de la 19-a jarcento estis 550 domoj.

La militoj okazigis negativajn konsekvencojn en Rubielos. Tiel, dum la Unua Karlisma Milito, en septembro 1835, la karlisma generalo Ramón Cabrera eniris en Rubielos, venkis kontraŭ la loka soldataro kaj murdigis 72 defendintojn, inter lokanoj kaj provincanoj de Ciudad Real.

Dum la Hispana Enlanda Milito, en Rubielos estis aerodromo de la Respubliko, en la centro de la valo, ĉe ermitejo de Sanktaj Martiroj Abdón kaj Senén; la areo falis al la armeo de Franco inter marto kaj aprilo 1938. Post la milito, la kontraŭfrankismaj gerilanoj agadis en la zono. En majo 1947, la gerilo eksplodigis la fervojon inter Rubielos de Mora kaj Mora de Rubielos, kaj post kelkaj tagoj denove inter la stacioj de Barracas kaj Rubielos de Mora. La 15an de majo samjare, gerilanoj eniris en Rubielos, okupis la stratojn kaj disdonis propagandon.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Rubielos de Mora oni malaltiĝis el 2257 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 632 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria, la preĝejoj de la du iamaj konventoj de monaĥinoj, ok ermitejoj, du pordegoj el la iama murego, la urbodomo, palacdomoj, fontano, paleontologia muzeo kun fosilioj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]