Rubisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rubisko, aliskribe rubisKO, biokemie estas ribulozo-1,5-bisfosfato-karboksilazo/-karboksigenazo. Oni supozas, ke ĝi estas la laŭkvante pleja proteino surtera. Ĉiuj "verdaj plantoj", kiuj prenas sian energion el fotosintezo (lumsintezo), bezonas ĝin por la senluma reakcio.

La foje majuskligita vortparto "KO" estas por "Karbona duOksido.

La enzimo rubisko ekigas la fiksadon de karbona duoksido en la ciklo de Kalvin (nomita laŭ Melvin Calvin). Ĝi ebligas la fiksadon de karbona duoksido, sed ankaŭ de fiksadon de oksigeno, kiu malutilas al plantoj, ĉar ĝi implicas perdon de energio kaj oksigeno (luma spirado). Ĉu okazas fiksado de oksigeno aŭ de karbona duoksido, dependas de la parta premo de la du gasoj.

C4-plantoj adaptiĝis al tio kaj pli efike utiligas karbonan duoksidon.

Rubisko havas genetikan apartaĵon: Duono de ĝi estas gene kodita en la genaro de plantospecioj, alia parto estas en la kloroplasta genaro.

Kvankam rubisko estas (verŝajne) la laŭkvante pleja proteino surtera, ĝi ampleksas nur 1/500 de la surtera proteina maso.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?db=gene&cmd=Retrieve&dopt=Graphics&list_uids=3052726 greke http://nist.rcsb.org/pdb/molecules/pdb11_1.html greke http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=15950120&query_hl=8 greke http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=15937184&query_hl=8