Rubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rubujo plenplena sur strato de Venezuelo.
Porreciklaj rubujoj.

Rubo, aŭ rubaĵo, estas ne plu bezonataj kaj ne dezirataj restaĵoj (aŭ ankaŭ malutilaj aĵoj) en solida stato, kiu eble povas enfermi gasojn kaj likvojn. Tiu restaĵoj povas havi la plej diversajn devenojn: el hejma vivo, el industrio, agrikulturo, sansistemo, fiŝkaptado, konstruado ktp. La traktado de ĉiu tipo de rubo postulas tre diversajn procedurojn. Ekzemple en industrio, diversasj sektoroj bezonas tre specifan traktadon de atomrubaĵoj, venenaj toksaĵoj, poluitaj akvoj ktp. Tradicie en pasintaj jarcentoj la forĵetado de rubaĵoj apenaŭ okazigis problemojn, simple oni forĵetis tion ekster la domoj, aŭ ekster la vilaĝoj ktp. El la Industria Revolucio, kaj ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento, kiam pli evoluiĝinta industrio forĵetis pli danĝerajn restaĵojn, la problemo kolekti, formeti kaj konservi rubaĵojn iĝis pli kaj pli danĝeriga.

Ankaŭ tradicie jam ekis la reuzado aŭ klopodo profiti la forĵetaĵojn: organika rubo kiel sterkado, metala rubo por refandado ktp. Denove laŭlonge de la 20-a jarcento la kvanto de rubo devena el grandurboj aŭ industriaj zonoj devigis kaj samtempe ebligis la industrian traktadon de rubo por eltiri profiton. Grandaj sektoroj de diversaj socioj vivtenas sin aktuale el la reuzado de diversaj tipoj de ruboj kaj ankaŭ laŭ tre diversaj laborniveloj, el simpla kolektado en malsanigaj rubejegoj, tra transportado al altnivela teknologio informadika.

Laŭ Francisko Azorín rubo estas Rompitaĵoj el ruinigita, detruita konstruaĵo. Balaaĵo.[1] Li indikas etimologion el la greka rupos (malpuraĵo) kaj de tie la latina rudera. Kaj li aldonas la terminojn rubejo, por loko por meti la rubojn; kaj rubi, por formeti rubon.[2]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Mara rubo sur la marbordo de Havajo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 179.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]