Rubus ''sectio'' Rubus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubus sectio Rubus

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rubuso Rubus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rubuso (Rubus sectio Rubus) estas sekcio el la granda kaj mondvaste trovita plantgenro ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La sekcio havas plurajn milojn da specioj. Sole en Eŭropo pli ol 2.000 specioj estas priskribitaj. La fruktoj estas tre ŝatataj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

habito, folioj kaj fruktoj
radisimetriaj floroj kun kvin petaloj kaj multaj stamenoj
fruktoj en diversaj maturiĝoj
maturaj fruktoj
floro kun abelo

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Rubus-specioj estas vintrorezistaj kaj tenas la foliojn dum vintro (kaj lasas ilin fali printempe). Ili estas grimpantaj arbustoj aŭ pli precize iom lignecigaj, plurjaraj herbaj plantoj kun dujaraj branĉoj. El la travintrintaj branĉoj elkreskis nur floraroj kaj poste formortis post la fruktigado. Rubusoj estas ofte grimpplantoj (disetendgrimpantoj). La planto kreskas ĝis inter 0,5 kaj 3 metroj; la tigoj estas pli aŭ malpli pikilhavaj kaj ligneciĝas dum la tempo. La maldikaj kaj malfajnaj pikiloj helpas grimpi kaj protektas kontraŭ atakoj de bestoj.

La alterne starantaj folioj havas tigeton kaj foliplaton. La foliplato estas nepare pinataj triope, kvinope kaj sepope. La pinataj folietoj havas dentetojn.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

Rubusoj floras de majo kaj aŭgusto. Nur en la dua jaro kreskas specialajn flankŝosojn, ĉe kies pintoj troviĝas la floraroj. La planto havas grapolajnpaniklajn florarojn.

La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla perianto. La florbazo estas volbita. Estas kvin sepaloj. La kvin liberaj petaloj estas blankaj, malofte rozekoloraj. Ekzistas pli ol 20 stamenoj kaj karpeloj.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rubuso.

La dum maturiĝo blue nigraj fruktoj ne estas botanike beroj, sed trupara frukto, kiu kreskas el la unuopaj karpeloj: Ĉiu eta bereto havas saman konstruon kiel drupo (ekzemple ĉerizujo) kaj ĝi havas kiel tio maldikan haŭton. La fruktoj fariĝas maturaj de aŭgusto ĝis septembro, post la maturiĝo de la fruktoj la ŝosoj formortas.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La drup-fruktoj gustumas dolĉe pro glukozo kaj pro fruktacidoj acide.

rubusa folio en aŭtunaj koloroj

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La rubus-specioj estas disvastigitaj en la moderaj regionoj de la norda hemisfero de Eŭropo, Nordafriko, Okcidenta Azio kaj Nordameriko. La planto preferas sunajn kaj duonombrajn kreskejojn, ekzemple maldensaj arbaroj kaj arbarorandoj. La grundo estu kalkhavaj kaj nitrogenriĉaj grundoj.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

En kultivado oni preferas senpikilajn kultivformojn.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arbusta rubuso.
ŝaŭmigita brio kun rubusoj kaj ruĝa mustardo

La fruktoj estas sukaj kaj bongustas Ili taŭgas por freŝe manĝi, por kovri tortojn kaj por fari konfitaĵon, ĵeleon, ŝorbeton, sukon, vinon kaj likvoron.

sekigitaj folioj de la vera rubuso kiel medikamento (Rubi fruticosi folium)

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La eŭropaj rubusoj estas ordigitaj en la genro Rubus, subgenro Rubus. Ordinare tiuj estas klasifikita, en jenaj tri grupoj:

  • sekcio Rubus L. „Rubus fruticosus agg.“), nome la vera rubuso
  • sekcio Corylifolii LINDLEY „Rubus corylifolius agg.“), nome la „avelfolia rubuso“
  • sekcio Caesii LEJEUNE & COURTOIS, kun Rubus caesius, kiel sola specio

La tipospecio de la genro estas Rubus fruticosus. Tiun nomon ĝi ricevis de L., en la jaro 1753. Tio estas problemiga nomo. La nomo Rubus fruticosus estis uzata dum la jaroj por multaj diversaj rubusaj specioj. Ĝi tial ne taŭgas por nomi diversajn robusajn speciojn („nomen ambiguum“). En la Linné-a herbario estas ekzempleroj, kiuj laŭ nia hodiaŭa scio apartenas al diversaj specioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Simon Ašič: Pater Simons Hausapotheke. Heilpflanzen und Rezepte aus Natur und Klostergarten. Kosmos, Stuttgart, 2004, ISBN 3-440-09965-2, S. 36
  • Karl Hiller, Matthias F. Melzig: Lexikon der Arzneipflanzen und Drogen. 2. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8274-2053-4, 659 S.
  • Anfred Pedersen, Heinrich E. Weber, Hans Oluf Martensen (Mitarb.), Eckhart Walsemann (Mitarb.): Atlas der Brombeeren von Niedersachsen und Bremen (Gattung Rubus L. subgenus Rubus). In: Naturschutz und Landschaftspflege in Niedersachsen. Band 28, Niedersächsisches Landesamt für Ökologie, Naturschutz, Hannover 1993, ISBN 3-922321-64-X, 202 S.
  • Ingrid Schönfelder, Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2004, ISBN 3-440-09387-5.
  • Heinrich E. Weber: Rubus L. In: Werner Rothmaler (Begr.), Eckehart J. Jäger, Klaus Werner (Hrsg.): Exkursionsflora von Deutschland, Band 4, Gefäßpflanzen: Kritischer Band. 9. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin 2002, ISBN 3-8274-0917-9. S. 361–402.
  • Heinrich E. Weber: Gebüsche, Hecken, Krautsäume (Ökosysteme Mitteleuropas aus geobotanischer Sicht). Eugen Ulmer, Stuttgart-Hohenheim 2003, ISBN 3-8001-4163-9, 256 S.
  • Heinrich E. Weber: Brombeeren. In: Ökoporträt. Band 39, Nr. 3, 2005, S. 1–4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]