Rudná (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Rudná
Koordinatoj: 49°39′22″N 16°34′15″E  /  49.65611°N, 16.57083°O / 49.65611; 16.57083 (Rudná (distrikto Svitavy)) (mapo)
Rudná
municipo
Rudná flag CZ.svg
Flago
Rudná CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Rudná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Rivero Chrastovský potok
Situo Rudná
 - alteco 537 m s. m.
 - koordinatoj 49°39′22″N 16°34′15″E  /  49.65611°N, 16.57083°O / 49.65611; 16.57083 (Rudná (distrikto Svitavy)) (mapo)
Areo 6,61 km² (661 ha)
Loĝantaro 184 (01.01.2012)
Denseco 27,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578703
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rudná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.brnenec.cz/place.asp?place=14
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rudná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 9 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Al la vilaĝo ni venos post deflankiĝo el ŝoseo n-ro 43 (E461) en Brněnec al nordoriento kaj veturo ĉirkaŭ 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1365. En pasinteco tio estis du memstaraj vilaĝoj, Dolní Rudná (Malsupra Rudná, germane Nieder Rauden), kiu apartenis al estinta distrikto Moravská Třebová kaj Horní Rudná (Supra Rudná, germane Ober Rauden), kiu apartenis al la distrikto Svitavy. Nuntempe ĝi estas kunigita en unu tutaĵon, apartenanta al la distrikto Svitavy. Post ellandigo de la germana loĝantaro en la jaro 1946 venis ĉi tien novaj setlantoj el suda Moravio.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la vilaĝo devenas el simbolaro sur sigelo de Horní Rudná. Estas sur ĝi falĉilo, ministaj marteloj kaj ŝpato. La blazono estas oblikve dividita en du kampojn, la verda kaj falĉilo simbolas terkulturadon kaj arbaran mastrumadon kaj la nigra kun ministaj iloj simbolas minadon.

Naturo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Norde de la vilaĝo estas Prostřední vrch (575 m s.m.) kaj sude Chvalka (618 m s.m.). Trans la vilaĝo gvidas ruĝa turisma signaro kaj signita cikloturisma traceo. La turisma signaro gvidas al Hřebeč, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.

Aŭtobusa konekto estas kun Moravská Chrastavá.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]