Rudolf Eisler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf EISLER (naskiĝis la 7-an de januaro 1873, Vieno — mortis la 13-an de decembro 1926, Vieno) estis aŭstra-juda filozofo. Li doktoriĝis en 1894 traktante la temon: La pluformado de la teorio pri aprioreco de Kant ĝis la nuntempo. Kontribuo al la historio de la sciteorio. Estante judo kaj malkaŝa ateisto Eisler ne havis ŝancon iĝi profesoro en Vieno ĉirkau 1900 kaj devis akcepti subtenon de frato. En la jaro 1907 li kaj aliaj fondis Socisciencan Asocion (Soziologische Gesellschaft).