Rudolf Haferkorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rudolf HAFERKORN (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1896, mortis en 1988[1]) estis germana diplomita inĝeniero pri elektrotekniko kaj Oberpostrat (supera poŝtkonsilisto)[2] de la germana telekomunika servo, gvidanto de la Terminologia Sekcio de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) de 1957 ĝis 1970 kaj la plej enflu-hava Esperanto-terminaristo pri siaj fakoj dum ĉ. 20 jaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haferkorn origine devenas de Saksio, eble el Waldheim (distrikto Döbeln), kie aperis german-lingva artikolo de Haferkorn pri "Georg Kolbe, la majstro de la skulpturo, filo de nia urbo" en 1931.[3] Li studis kaj diplomiĝis ĉe la Dresdena Teknika Universitato. Post la dua mondmilito li loĝis en diversaj urboj en Bavario (okcidenta Germanio), en Berchtesgaden, Regensburg kaj fine en Weiden.

Terminara kaj vortara agado[redakti | redakti fonton]

Haferkorn esperantiĝis kiel studento en 1920. En 1943 skribis libreton "Dezimalklassifikation und Fernmeldewesen" (Decimala Klasifiko kaj Telegrafio) pri temo do, kiun li poste traktis ankaŭ en pluraj esperant-lingvaj artikoloj. De 1949 li elpaŝis per artikoloj en Scienca Revuo de ISAE. Jam ĉ. 1950 li bibliografiis kun Gernot Ritterspach "fakajn terminarojn por scienco kaj tekniko" (ĝisdatigita en 1954, 1962 kaj 1964). Sekvis sistema programo "Pri celtrafa terminologia laboro" en 1951, en 1955 "Skemo de la ĉefparto (kerno) de fizika terminaro kiel modelo de terminara aranĝo laŭ la UDK-sistemo". De 1954 ĝis 1970 li estis delegito por Germanio ĉe ISAE, de 1957 gvidis ties Terminologian Sekcion. Jaron poste li ankaŭ fariĝis direktoro de la Sekcio por la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto, kies membro li estis. Ankaŭ tiun oficon li prizorgis ĝis 1970.

Scienca kaj teknika terminaro (STT) de 1956[redakti | redakti fonton]

En 1956 aperis lia ĉefverko, la unulingva difin-vortaro "Scienca kaj teknika terminaro" (STT), verkita kune kun la kemiisto Kurt Dellian kaj kun helpo de la usona profesoro pri fiziko Frederik J. Belinfante. Laŭ ĝia subtitolo ĝi estis "propono aŭ provizora skeleto destinita per komplementi la "Plenan vortaron" (PV, 1934) de SAT (Tokio: Japana Esperanto-Instituto 1956, X, 248 p.). Kaj fakte ĝi stile kaj grafike tre similas al PV, estas kvazaŭ ĝia science-teknika frato.

Elektroteknika Vortaro de 1956, 1967[redakti | redakti fonton]

Samjare en 1956 ankoraŭ aperis "Elektroteknika terminaro Germana-Esperanto", iusence kromprodukto kaj ekstrakto de STT. Korigite kaj pliampleksigite ĝi estis represita en 1967 en Cardiff (Ontario, Kanado) ĉe "Esperanto Press", t.e. de Rüdiger Eichholz. Ankaŭ en 1967 aperis suplemento al la "Teknika Vortaro".

Plena Ilustrita Vortaro de 1970 - teknika parto[redakti | redakti fonton]

Samtempe Haferkorn fariĝis direktanto de la parto "Teknikoj kaj Sciencoj de la materio" kaj prizorganto de la fakoj "elektrotekniko" kaj "telekomunikoj" kaj per tio unu el la plej gravaj kunlaborintoj de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970). Granda parto de la vorto-trezoro de lia STT kaj Teknika Vortaro tiel eniris ankaŭ PIV-on.

De la mezo de la 1960-aj jaroj Haferkorn kunlaboris kun Rüdiger Eichholz, kiun li forte influis kaj kiu daŭrigis lian laboron kaj postsekvis lin en la oficoj de gvidanto de Terminologia Sekcio de ISAE kaj ankaŭ en la Akademio.

Jam en 1965 Haferkorn estis distingita per honorbroŝo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). [4] Dum preskaŭ 20 jaroj li tre sisteme, persiste kaj laŭplane evoluigis la Esperantan terminaron de siaj fakoj - agado, kiu transportita de PIV, efikas ĝis hodiaŭ.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 85 (kun foto).
  • 1976: G. Kalckhoff. Rudolf Haferkorn Okdekjara. En: Scienca Revuo vol. 27, 1976, n-ro 2/3 (118/119), p. 111-112 (kun foto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mortojaro laŭ Wera Blanke, Pri terminologia laboro en Esperanto, New York: Mondial 2013, p. 79, pn. 141.
  2. Temas pri la dua el kvar oficistaj ŝtupoj: konsilisto, supera konsilisto, direktoro, gvidanta direktoro.
  3. Waldheimer Tageblatt de la 14-a de novembro 1931.
  4. Wera Blanke: Kion ni faru? Survoje al realigo de Terminologia Esperanto-Centro. En: Esperanto (UEA) 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.