Rudolf Kárpáti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Kárpáti
Rudolf Kárpáti en 1960
Rudolf Kárpáti en 1960
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1920 (1920-07-17)
en Budapeŝto
Morto 1-an de februaro 1999 (1999-02-01) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • military musician
vdr

Rudolf Kárpáti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Rudolf estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo), kvarfoje olimpiano, sesfoje olimpika ĉampiono, sepfoja mondĉampiono, arbitraciisto, muzikhistoriisto, oficiro, trejnisto. Lia origina familia nomo estis laŭ kelkaj biografioj Krausz [kraŭs] aŭ Klein

Rudolf Kárpáti

Rudolf Kárpáti[1] naskiĝis la 17-an de julio 1920 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de februaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rudolf Kárpáti maturiĝis en gimnazio, ankaŭ lernis violonadon en muziklernejo inter 1932-1937. Li akiris violonistan diplomon en Muzikakademio Ferenc Liszt en 1942, poste muzikhistorian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Foje hazarde li komencis skermi kaj oni aprezis lin talenta. Tial li forlasis la violonadon. En la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono sesfoje. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948,Somera Olimpiko 1952, Somera Olimpiko 1956 kaj Somera Olimpiko 1960 kun 6 ormedaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua sepfoje. Depost 1961 li estis internacia arbitraciisto, ankaŭ trejnisto, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo. Civile li estis kulturisto en centra oficira kulturdomo inter 1950 kaj 1986 en alta oficira rango. Li edziĝis en 1971. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]