Rudolf Lebius
| Rudolf Lebius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de januaro 1868 en Sovetsk |
| Morto | 4-an de aprilo 1946 (78-jaraĝa) en Berlino |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | ekonomikisto redaktoro ĵurnalisto |
Rudolf LEBIUS (naskiĝinta la 4-an de januaro 1868 en Tilsit, mortinta la 4-an de aprilo 1946 en Berlino) estis germana ĵurnalisto, sindikatisto kaj politikisto.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Estante filo de komercisto per grenoj, li studis en Berlino dentologion, filologion kaj jursciencojn. Post la patra morto en 1892 li ĉesigis la studojn laboronte kiel redaktoro ĉe diversaj burĝaj gazetoj. Konatiĝinte kun la filoj de Wilhelm Liebknecht, li aliĝis al la Socialdemokratia Partio de Germanio deĵoronte por la partiorgano "Vorwärts". Kiel verkinto por la ĵurnalo "Rheinisch-Westfälische Arbeiter-Zeitung" li estis kondamnita pro fifamigaj artikoloj dufoje: li estis prizonuloj en Dortmund kaj Monastero. Fine de 1903 li malek-aniĝis ĉe la socialdemokratoj.
En 1904, Lebius aktivis por la liberala dresdena dimanĉa gazeto "Sachsenstimme" kiun li aĉetis kaj sole eldonadis. Tio daŭris ĝis 1905. Aliĝinte al dekstrismaj societoj li komencis batali kontraŭ socialdemokratio kaj livaj sindikatoj. En 1907 lia eksa gazeto "Vorwärts" publikigis la artikolon Ist Lebius ein Ehrenmann? por pridubigi lian honorecon. Profitante la populariĝon de sia nomo, li estiĝis en 1906 ĉefo de la Flava Porlaborista Ligo (Gelber Arbeiterbund). Multon heredinte li vivis Berline eldonante diversajn periodaĵojn naciemajn-ekstremismajn. En 1918 fondis li la partion Nationaldemokratische Partei, kiu engaĝiĝis kontraŭ la premanta kapitalo kaj judoj kaj ĉio negermana. Malfondiĝo de ĝi estis en la 1923-a jaro.
Kvereloj pri kaj kun Karl May
[redakti | redakti fonton]Komence de majo 1904 li vizitis la konatan aventurverkiston Karl May proponante reklami por li kaze ke li cedu hipotekon al li. Sed vane kaj sekve en septembro 1904 Lebius minacis per anonima poŝtkarto publike konatigi nefavorajn detalojn el la vivo de May. Inter la 11.11. kaj la 25.12.1904 aperis en la gazeto "Sachsenstimme" artikolojn fifamigantajn Karl May. En 1908 Lebius publikigis broŝuron Karl May – ein Verderber der deutschen Jugend kaj en la gazeto "Bund" kaj kvar flugfolietojn kontraŭ May baziĝantajn sur asertoj de la unua edzino de May, Emma Pollmer. Kroma skribaĵo kontraŭ May estis Die Zeugen Karl May und Klara May – ein Beitrag zur Kriminalgeschichte unserer Zeit kies publikigon malpermesis tribunalo en decembro 1910. En la 18.12.1911 Lebius estis kondamnita je monpuno.
Banalaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la televidfilmo Freispruch für Old Shatterhand (1965; de Hans Heinrich) la rolon de Lebius ludis Tony Herbert.
- En la biografia filmo Karl May (1974) de Hans-Jürgen Syberberg estis la aktoro Willy Trenk-Trebitsch kiu ludis la rolon de Lebius.
- En la televidserio Karl May (1992) de Klaus Überall estis Lebius ludita de Dieter Mann.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jürgen Seul: Die Akte Rudolf Lebius. Auf den Spuren eines Skandaljournalisten zwischen Kaiserzeit und Drittem Reich, Kun antauparolo de Albrecht Götz von Olenhusen, Bamberg/Radebeul 2019, ISBN 978-3-7802-0565-0
- Jürgen Seul (eld.): Rudolf Lebius: Briefe an Konrad Haenisch. Aus dem Leben eines sozialdemokratischen Journalisten (=Beiträge zur Rudolf-Lebius-Forschung, 1), Berlino 2018, ISBN 978-3-7467-2825-4
- Jürgen Seul: Karl May und Rudolf Lebius: Die Dresdner Prozesse. Hansa-Verlag, Husum 2004, ISBN 3-920421-91-4
- Rudolf Lebius: Die Zeugen Karl May und Klara May. Ein Beitrag zur Kriminalgeschichte unserer Zeit, represo de la eldono Berlin-Charlottenburg 1910, ISBN 3-87998-630-4.
- Frederik Hetmann: Old Shatterhand, das bin ich. Die Lebensgeschichte von Karl May. Beltz Verlag, Weinheim und Basel 2000, ISBN 3-407-80872-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- literaturo de kaj pri Lebius Arkivigite je 2016-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- pri Lebius - ĉe: Karl-May-Wiki
- ligiloj ĉe DDB
- May-kinofilmo
- May-televidserio
- filmo "Freispruch für Old Shatterhand"

