Rudolf Ludwig Mössbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolf Mössbauer)
Rudolf Ludwig Mössbauer
Nobel-premiito
Persona informo
Rudolf Mößbauer
Naskiĝo 31-an de januaro 1929 (1929-01-31)
en Munkeno
Morto 14-an de septembro 2011 (2011-09-14) (82-jaraĝa)
en Grünwald
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Teknologia Universitato BerlinoTeknologia Universitato Munkeno vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Munkeno vd
Doktoreca konsilisto Heinz Maier-Leibnitz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Ludwig MÖßBAUER (31-an de januaro 1929, Munkeno - 14-an de septembro 2011, Grünwald[1]) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1961 kun usona fizikisto Robert Hofstadter pro malkovro de la Mössbauer-efiko. Oni uzis tiun fenomenon por pruvi relativecan teorion de Albert Einstein, por mezurado de la magneta kampo de la atomkernoj kaj aliaj proprecoj de solidaj materialoj.

Mössbauer la efikon malkovris en 1957 unu jaron antaŭe ol li akiris doktoran titolon en la Munkena Teknika Akademio. Li iĝis en 1961 en Pasadena fizika profesoro ĉe la California Institute of Technology. Li revenis tri jarojn poste al Munkeno, kaj laboris en fizika katedro de la Teknika Akademio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Physiker und Pianist. tagesspiegel.de. 15-an de novembro 2011.