Rudolf Michael Frey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolf Michael FREY)
Rudolf Michael Frey
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1885 (1885-02-01) (139-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-F - aŭstraj

Rudolf Michael FREY (frej), aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato en Vieno. Naskiĝis en la 1-a de februaro 1885 en Vieno mortis tie en la 14-a de julio 1949.

Frey faris siajn gimnaziajn studojn kaj akiris la ateston pri sukcesplena abiturienta ekzameno. Kiel juna oficisto li unue venis en la servon de la Landa Registaro de Malsupra Aŭstrio kaj post kelka tempo li akceptis postenon kiel oficisto de la magistrato de la urbo Vieno kaj akiris la rangon de kalkulkonsilanto.

Konatiĝis kun Esperanto per L. Siedi pro tia Esperanta insigno dum febr. 1919.

Fondita de li: Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno, 1922, Austria Esperantista Pacifista Societo, 1924, Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno, 1925.

En 1931 s-ano Frey pro malsano kaj por povi pli intense labori por la E- inovado petis esti pensiita por du iaroj, kion la magistrato konsentis. Sed tiu templimigita eksiĝo el la aktiva servo pli poste pro personara superstato estis ŝanĝata sen la volo de s-ano Frey en daŭran pension. Tiamaniere pro sia aktiva okupiĝo pri Esperanto li en relative junaj jaroj estis antaŭtempe pensiita kaj suferis daŭran financan malprofiton. Aliflanke s-ano Frey nun havis sufiĉe da tempo povi sin ĉiuforte dediĉi al la E-movado en Aŭstrio kaj eĉ en eksterlando.

Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) propagandvojaĝajn lumbildon kaj filmon "por Aŭstrio" tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en Vieno multajn paroladojn per lumbildoj kaj filmoj pri la skandinavaj landoj kun speciala propaganda por Esperanto. Iniciatinto de la Esperanta Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, Vieno, majo 1934.