Rudolf Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolf Steiner
Rudolf Steiner
kreinto de la Valdorfa pedagogio
(18-a jara)
Naskiĝo 27-a de februaro 1861
en Kraljevec, Kroata-Slavonia reĝlando
Morto 30-a de marto 1925
en Dornach, Svislando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Rudolf STEINER (naskiĝis la 27-an de februaro 1861, mortis la 30-an de marto 1925) estis d-ro de filozofio kaj la idea kreinto de la Valdorfa pedagogio.

Li naskiĝis en la jaro 1861 en Kraljevec en kroata limzono de Aŭstrio-Hungario en familio de aŭstria fervojista oficisto. Li abiturientiĝis en gimnazio en Vieno. Li finis en la jaro 1889 universitatajn studojn en la fakoj matematiko, natursciencoj, filozofio, literaturo, psikologio kaj medicino. Per la disertacio La baza demando de la ekkonoteorio kun speciala konsidero de la scienca doktrino de Fichte li promociis en Rostock ĉe prof. Heinrich von Stein. En Vajmaro li okupiĝis pri la eldono de la natursciencaj verkoj de Goethe. En Berlino li laboris kiel eldonisto, redaktoro, verkisto, prelegisto kaj instruis en laborista kleriga lernejo. En la jaro 1894 Steiner eldonis sian verkon La filozofio de libereco. Li fondis kulturcentron por diversaj artoj kaj por animsciencaj studoj kaj esploroj en Dornach proksime de Bazelo (Svislando). Ĝi iĝis ankaŭ renkontejo por la tutmonda antropozofia movado kaj nomiĝas Goetheanum, kiun Steiner konstruigis laŭ propraj arkitektaj planoj. Tie oni ankaŭ nuntempe faras kuracadon per arto kaj novan kuracadon per danco (certaj movoj reprezentas vokalojn, aliaj konsonantojn). Rudolf Steiner laboris ankaŭ kiel pentristo kaj skulptisto. Liaj statuoj estis kreitaj en la spirito de antropozofia kristologio, ekz. granda statuo de Kristo (la reprezentanto de la homo). Laŭ kristologio tra la mistero en Golgoto, la krucumado de Kristo kaj per la bapto en Jordano Dio enpaŝis en la homon Jesuon. La hejmo de la homo estas en ekstertera kaj spirita sfero.

Antropozofio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antropozofio.

Antropozofio (el la greka anthropos homo kaj sophia saĝeco) estas filozofio pri la homo en sia tuteco, scienco pri la esenco de la homo, kiun Rudolf Steiner embrie prezentis en la libro Philosophie der Freiheit (La filozofio de libereco, 1894). Tio estas originala filozofio, memstara spiritoscienco, kiu apartiĝis el la teozofio kiel vojo al tuteca ekkono de la homa vivo.

Antropozofio koneksas kun kristana orientiĝo, ĝi enhavas elementojn de orienta filozofio, egiptajn kaj grekajn misterojn, naturmistikon, okultismon kaj erojn el la filozofio de J. W. Goethe.

Rudolf Steiner mortis en la jaro 1925 en Dornach (Svislando). La rezultoj de lia spiritoscienca laboro estas plu studataj kaj aplikataj en la antropozofia movado. Steiner estas markita kiel sciencisto de komence okulta, pli malfrue spirita. Li taksis sin mem laŭ konservitaj dokumentoj kiel sciencisto spirita. Kun lia nomo estas ligita ankaŭ la biologia-dinamika agrikulturo, la antropozofia kuracarto, eŭritmio, dramaturgio kaj la Valdorfa pedagogio.

La homan estaĵon Steiner priskribis sub diversaj aspektoj; fizikaj, mensaj kaj spiritaj, kreante fakon nomata socioterapio. Grava aspekto de tiu fako estas la priskribo de 12 sentumoj.

Antaŭ nelonge (en la jaro 2010) svisa reĝisoro produktis filmon pri la Steiner-movado (kaj la Valdorfa pedagogio) sub la titolo: Inter ĉielo kaj tero. En ĝi aperis kaj proparolantoj kaj kritikantoj de la esoterulo Rudolf Steiner.

Samtempuloj pri Rudolf Steiner[redakti | redakti fonton]

Unu el la multnombraj kritikantoj, Kurt Tucholsky parodie komentis prelegon faritan en Parizo de R. Steiner: «Rudolf Steiner – la Jesuo Kristo por proletoj: eĉ li mem tute ne kredas, kion li deklamas. La Trionemulo deklaras per falsa voĉo: "La Sento, la Penso, la Volo, la Animo, la Spirito – kaj la Esto." Ĉio ĉi aĉaĵoj ege malbongustas, ne digesteblas por franca racio.»[1]

Komento de Stefan Zweig: «La personeco de R. Steiner ne estas komparebla kun la diktatorema cionisto Theodor Herzl. Steiner ne havis econ de gvidanto – sed lia vizaĝo elradiis hipnote per nigrebrunaj okuloj – ĝi estis alloga ne nur por inoj.»[2]

Albert Einstein verdiktis: «Steiner havis nenian scion pri la ne-eŭklida geometrio. Tute ne povas ekzisti ekstersensa percepto – ĝi estas fantaziaĵo.»[3]

Rudolf Steiner havis, malgraŭ ĉiuj kritikantoj, ankaŭ simpatiantojn kaj admirantojn inter famaj samtempuloj. Albert Schweitzer ekzemple raportis pri speciala sento de spirita afineco, kiu ligis lin al Steiner ek de la unua persona renkontiĝo. La verkisto Christian Morgenstern iĝis entuziasma disĉiplo de Steiner, kiam li aŭdis kelkajn prelegojn en 1909. Li dediĉis al Steiner sian lastan postmorte en 1914 aperintan poemvolumon Wir fanden einen Pfad (Ni trovis padon) kaj eĉ proponis Steiner por la Nobel-premio pri paco. Selma Lagerlöf opiniis pri Rudolf Steiner:

«Tiu viro estas tre stranga fenomeno, kiun oni provu taksi serioze. Li anoncas kelkajn instruojn, al kiuj mi longtempe kredis, interalie ke ne allaseblas en nia tempo proponi religion plena de senpruvitaj veroj: kontraŭe, la religio devus esti scienco, kiun oni povas pruvi, ne plu validas kredi, sed scii. Plue oni akiru mem per firma, konscia kaj sistema pensado konojn pri la mondo de la spirito. Oni ne sidadu kiel revanta mistikulo, sed oni penadu vidi per sia tuta penskapablo la mondon, kiu ordinare estas kaŝita al ni. Tio estas vera kaj ĝusta, kaj krome ĉio estas ĉe li fidinda kaj sagaca sen ĉarlatanismo. Post kelkaj jaroj oni proklamos lian instruon el la ambonoj.»[4]

Entute nur malmultaj samtempuloj estis indiferentaj al Rudolf Steiner. Li havis fortan kaj ege polarigan efikon. Lia aŭskultantaro dividiĝis en adeptoj aŭ kontraŭuloj. La multaj impulsoj, kiujn Rudolf Steiner donis en diversaj kampoj, estis ĝenerale nur malmulte perceptitaj ekster la kunteksto de la antropozofio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rudolf Steiner en la germana Vikipedio.

  1. Ignaz Wrobel (pseŭdonimo de Kurt Tucholsky), Rudolf Steiner in Paris, en: Die Weltbühne, jarkolekto 20, n-ro 27, 1924.7.3, II, p. 26–28.
  2. Stefan Zweig, Die Welt von Gestern. Erinnerungen eines Europäers, 1944, p. 119–122. Citaĵo laŭ Vögele, p. 129–132.
  3. Laŭ raporto de la vid-atestanto Franz Halla, en: Mitteilungen aus der anthroposophischen Arbeit in Deutschland, n-ro 32, Junio 1955, p. 74ks. kaj de Rudolf Toepell en letero al Herbert Hennig, 1955.5.20; Rudolf Steiner Archiv; citaĵo laŭ Vögele, Der andere Rudolf Steiner, 2005, p. 199ks.
  4. Walter Kugler, Feindbild Steiner, 2001, p. 61.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]