Rudolf Steiner (arĥitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rudolf Steiner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1742 (1742-06-01)
en Brunsvigo
Morto 1-an de marto 1804 (1804-03-01) (61-jara)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Pompeja benko ĉe Ilm-parko

Johann Friedrich Rudolf STEINER (naskiĝinta la 1-an de junio 1742 en Braunschweig, mortinta la 1-an de marto 1804 en Vajmaro) estis kortega arĥitekto kaj konstrukonsilisto en Vajmaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karierkomence Steiner estis kontrolisto ĉe la brunsvika kortego antaŭ veno ĉirkaŭ la jaro 1770 je Sondershausen. En 1774 li vokitis post la brulkonsumiĝo de la Urba kastelo Vajmaron posteulonte la princan landan ĉefkonstruiston Johann Gottfried Schlegel; tiu ĉi ĵus perdis la gracon de la superuloj. En 1779 la en 1825 forbrulinta Kortega teatrejo starigitis laŭ la steiner-aj planoj. Li ankaŭ faris la t.n. Pompejan benkon kiu estiĝis en 1799 laŭ plano de 1797.[1], kaj la kortegĝardenista domo, la posta Liszt-domo. Krome Steiner ekpensis en 1786/87 salonegon kiel posteulaĵon de la oranĝejo el kio poste iĝis la Templanejo. Inter 1789 kaj 1803 li laboris kiel ankaŭ Johann August Arens, Nikolaus Friedrich von Thouret kaj Heinrich Gentz denove en la konstruservo de la vajmara kastelo. En 1790/91 faritis la t.n. Poseck-domo kiu nun gastigas la Muzeon pri pra- kaj protohistorio de Turingio. Li ĝin nur planis ĉar responsis pri la starigo Anton Georg Hauptmann.[2] Ekster tio Steiner partoprenis la konstruadon de la Goetan teatrejo en Bad Lauchstädt. Menciindas el ties kreiveco same la Bertuch-domo, el la jaroj 1780/82 kies pligrandiĝon organize kontinuigis Johann Christian Heinrich Schlüter.

Liszt-domo, Poseck-domo kaj Pompeja benko estas ŝajne la atestiloj nuraj pri rekta konstruresponso de Steiner. Ankaŭ filo lia Carl Friedrich Christian Steiner arĥitektis kiu ankaŭ engaĝiĝis ĉe Ilm-parko. Steiner okupiĝis ankaŭ pri la evoluigo de malbruligeblaj tegmentoj. Krom publikigaĵoj pri konstruteĥniko ankaŭ verkoj pri insektoj metitis je ties aŭtoreco. Sed ili ĉiuj malbonegajn recenzojn gajnis. Li ankaŭ elpensis t.n. Helikan fornon (Schneckenofen) kiu ebligis lignoŝparan funkcion kaj la unuan fojon priskrbitis en la jaro 1791.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Versuche über die Herkunft des Borken-Käfers oder fliegenden Holz-Wurmes nach Linné Typographus genannt. Stranckmann, Jena 1785.
  • Entwurf der Insectenwissenschaft oder was von der Kenntnis, Erzeugung, Verwandlung und Sammlung der Insecten zu wissen nöthig ist: nebst einer Claßen-Ordnung der Conchylien und ihrer Behandlunĝ' Von I. F. St. M. B. [mutmaßlicher Verfasser: Johann Friedrich Rudolph Steiner]. Hilscher, Leipzig 1788.
  • Beschreibung eines Schneckenofenŝ', Weimar 1791.
  • Entwurf einer neuen durchaus feuerfesten Bauart mit gewölbten Decken und Dachungen. T. 1. Zur Sicherheit und Wohlfahrt der menschlichen Wohnungen und anderer Gebaeude, sämmtlichen höchst und hohen Regenten und Fürsten Teutschlands so wie auch der ganzen Nation desselben in Ehrfurcht gewidmet. Hoffmann, Weimar 1803.
  • Praktische Anleitung zur Berechnung der Bau- und Nutzhölzer auch Schneidemühlen-Waaren nach dem Cubik- und Quadratfuss. Ein gemeinnütziges Handbuch. Mit 4 illuminirten Kupfertafeln, und 74 Holz- und Schneidemühlen-Tabellen. Hoffmannische Buchhandlung, Weimar 1803.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmtal. Böhlau, Weimar 2007, ISBN 978-3-412200572, p. 250–254. Online
  2. [1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rudolf Steiner (Architekt) en la germana Vikipedio.