Rudolph Witzgall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolph Witzgall
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1852 (1852-11-30)
en Gera
Morto 12-an de aŭgusto 1913 (1913-08-12) (60-jaraĝa)
vdr

Rudolph Ernst WITZGALL (naskiĝinta la 9-an de majo 1853 en Gera, mortinta la 12-an de aŭgusto 1913 en Lepsiko) estis germana teksisto, pedagogo kaj gimnastiktrejnisto. Krome li grave funkciulis ĉe Germana Asocio de Gimnastikantoj.[1]

Reliefo por Wilhelm Andreas Witzgall

Monumentoj kaj meritoj[redakti | redakti fonton]

Sur la Suda tombejo lepsika troviĝas monumento por dum la Unua mondmilito falintaj anoj de Germana Asocio de Gimnastikantoj kiun faris en la 1927-a jaro la skulptisto Wilhelm Andreas. Sur la ĉe la Witzgall-reliefo aranĝitaj tabuloj legeblas ankaŭ la nomo de la prigimnastikade ege meritinta Ferdinand Goetz. Samtempe temas pri la tombo de Witzgall mem. Tiu ĉi viro estis festa gardisto okaze de la 12-a germana gimnastikadfesto (Deutsches Turnfest).[2], kiu celebritis inter la 12-a kaj 16-a de julio 1913 Lepsiko. Tiuokaze li ankaŭ surpaperigis kun aliaj novan statutaron (Turnordnung).[3] Tiam bildkarte diskonigitis la foto de Witzgall.[4] Ne tute unu monaton pli poste li mortis.

Witzgall estis dum kvarona jarcento estro de la enkluba distrikto Leipziger Schlachtfeldgau. Por liaj meritoj premiitis lin reĝo Frederiko Aŭgusto la 3-a (Saksio) per la kavalira kruco de la Adalberta ordeno.[5] Ekde 1878 li estis pedagogo pri sporto ĉe lernejo ĉe Schletter-strato (Bürgerschule 5).

Erich Loest menciis Witzgall en sia romano Völkerschlachtdenkmal en ties grava funkcio kaj ankaŭ la nomo de strato lepsika por li. Bedaŭrinde li malkorekte lokigis la straton en la urbokvartalon Stötteritz.[6]

En la lepsika kvartalo Thonberg respektive Reudnitz ekzistas ekde 1947 strato portanta lian nomon Witzgallstraße.[7][8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Turnübungen aus Gauvorturnerstunden und Übungsstunden der Turnwarte des Leipziger Schlachtfeldturngaues, Verlag von Eduard Struch, 1897.
  • Turn-Ordnung für das 12. Deutsche Turnfest Leipzig Juli 1913: I. Auftr. des Turm-Ausschusses, 1913.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]