Rudy Giuliani
Rudolph William Louis "Rudy" GIULIANI la 3-a /ˌdʒuːliˈɑːni/ JOO-lee-AH-nee, itala prononco: [dʒuˈljaːni] (naskita la 28-an de majo 1944 en Broklino, Novjorko) estas usona eksa advokato kaj politikisto de la Respublikana Partio. Li estis la 107-a urbestro de Novjorko de januaro 1994 ĝis la fino de decembro 2001. La teroristaj atakoj kontraŭ la originala Monda Komerca Centro la 11-an de septembro 2001 okazis dum lia oficperiodo.
Li unue famiĝis kiel prokuroro. Giuliani gvidis la procesojn de la gvidantoj de la Novjorka Mafio en la 1980-aj jaroj. [1][2] Post lia demonstra gvidanteco dum la teroristaj atakoj en sia urbo je 2001, Giuliani estis unu el la kandidatoj de la Respublikana Partio por sukcedi la usonan prezidenton George W. Bush.
Dum la prezidanteco de Trump, li laboris por li kiel jura konsilisto en 2018 kaj kiel lia persona advokato ĝis februaro 2021. Post la balota malvenko de Trump kontraŭ Joe Biden en novembro 2020, Giuliani estis centra figuro en la provoj de Trump renversi la rezulton de la elekto kaj tiel resti en la ofico. Giuliani faris multajn refutitajn akuzojn pri balota fraŭdo kaj poste estis jurpersekutita multfoje. [3][4][5]
Por lia urbestra gvidanteco sekve de la atencoj de la 11-an de septembro en 2001, li estis nomita "la urbestro de Usono". Li estis nomumita Persono de la Jaro laŭ la revuo Time (2001). [6] En 2002, li ricevis honoran kavalirecon de Reĝino Elizabeto la 2-a de Britio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nomination of Rudolph W. Giuliani To Be an Associate Attorney General. The American Presidency Project. presidency.ucsb.edu (February 20, 1981). Arkivita el la originalo je November 23, 2020. Alirita May 22, 2023 .
- ↑ Order of the Supreme Court of New York, Appellate Division (July 2, 2024). Arkivita el la originalo je July 2, 2024. Alirita July 2, 2024 .
- ↑ "Rudy Giuliani and the desperate campaign to protect the president", May 3, 2018.
- ↑ Bergengruen, Vera; Bennett, Brian (October 31, 2019). "How Rudy Giuliani's pursuit of money and power may cost Donald Trump dearly". Time. Archived from the original on December 18, 2020. Retrieved May 22, 2023.
- ↑ "Unravelling Rudolph Giuliani's labyrinthine ties to Ukraine", October 30, 2019.
- ↑ "Person Of The Year 2001". Arkivigite je 2013-08-23 per la retarkivo Wayback Machine

