Rufa kolibro
Ŝvebanta masklo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Selasphorus rufus (Gmelin, JF, 1788) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Oranĝe, reproduktejo; blugrize, vintrejo. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Rufa kolibro, Selasphorus rufus, estas mezgranda kolibro de la genro Selasphorus kaj subfamilio Trokilenoj. Ĝi estas malgranda kolibro, ĉirkaŭ 8 cm longa kun longa, rekta kaj svelta beko. Ĉi tiuj birdoj estas konataj pro siaj eksterordinaraj flugkapabloj, flugante 3 200 kilometrojn dum siaj migraj transiroj. Ĝi estas unu el naŭ specioj en la genro Selasphorus.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Rufan kolibron formale priskribis en 1788 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kolibroj en la genron Trochilus. Li stampis la duvortan nomon Trochilus rufus.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la rufkola kolibro priskribita de John Latham en 1782 kaj la rufa mielsuĉulo priskribita de Thomas Pennant en 1785.[2][3]
La tipa loko havigita de Gmelin estis Nootka Sound ĉe la okcidenta marbordo de la Vankuvera Insulo en okcidenta Kanado. Tamen, oni supozas, ke reproduktado okazas en nordokcidenta Nordameriko kaj vintrumado en okcidentcentra Meksiko.[4] La Rufa kolibro estas nun metita kun ok aliaj specioj en la genron Selasphorus, kiun enkondukis en 1832 la angla natursciencisto William Swainson.[5][6] La genronomo kombinas la grekajn vortojn selas signife "lumo" aŭ "fajto" kun -foros signife "-portanta". La specia epiteto rufus estas la Latina vorto por "ruĝa".[7] La specio estas konsiderata monotipa: ne oni agnoskis subspecion.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

La plenkreska masklo havas blankan bruston, ruĝbrunajn vizaĝon, flankojn kaj voston, kaj irizecan oranĝruĝan gorĝomakulon aŭ gorĝareon. Kelkaj maskloj havas iom da verdo sur sia dorso kaj/aŭ krono. La ino havas verdajn, blankajn, kaj kelkajn irizecajn oranĝajn plumojn en la centro de la gorĝo, kaj malhelan voston kun blankaj pintoj kaj ruĝbruna bazo.
La ino estas iomete pli granda ol la masklo. Inojn kaj la rarajn verddorsajn masklojn malfacilas distingi de la Kalifornia kolibro. La tipa "noĉa" formo de la dua vostoplumo (R2) estas konsiderata grava kampomarko por distingi la plenkreskan masklan rufan kolibron de la plenkreska maskla Kalifornia kolibro.[8] Ĉi tiu estas tipe granda kolibro, estante malgranda birdo. Ĝi pezas 2–5 g, estas 7–9 cm longa kaj etendiĝas 11 cm trans la flugiloj.[9]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Okcidentaj rufaj kolibroj migras tra la Roka Montaro kaj proksimaj malaltaj teroj de majo ĝis septembro por profiti de la sezono de naturaj floroj. Ili povas resti en unu loka regiono dum la tuta somero, en kiu okazo la migrantoj (kiel reproduktantaj birdoj) ofte agreseme transprenas kaj defendas manĝolokojn. Plej multaj individuoj travintras en arbarkovritaj areoj en la meksika ŝtato Guerrero, vojaĝante pli ol 3 200 km per supertera vojo de sia plej proksima somerhejmo - grandega vojaĝo por birdo pezanta nur 3 ĝis 4 g.[10]
Plenkreskaj masklaj rufaj kolibroj tendencas migri iom pli frue ol inoj aŭ idoj.[11] Ĉar junuloj kaj inoj estas esence nedistingeblaj de la Kalifornia kolibro, krom se konfirmite per proksima inspektado, orientaj rufaj migrantoj povas esti klasifikitaj kiel "ruf/Kaliforniaj kolibroj".[9]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]
Ili manĝas nektaron el floroj uzante longan etendeblan langon aŭ kaptas insektojn dumfluge. Ĉi tiuj birdoj postulas oftan manĝadon estante aktivaj dumtage kaj iĝas malviglaj nokte por konservi energion. Pro sia eta grandeco, ili estas vundeblaj al insektomanĝantaj birdoj kaj bestoj.
Ŝvebado kaj seksa dimorfismo
[redakti | redakti fonton]Studo, kiu uzis ciferecbildigan velocimetrion (rapidmezuradon) por observi flugilmovojn, trovis, ke la rufa kolibro subtenas sian korpopezon dum ŝvebado ĉefe per flugilsubenaj movoj (75% de la levomovo) anstataŭ per suprenmovoj (25% de la levomovo).[12][13][14] Ŝvebante dum fastado, rufaj kolibroj oksidigas grasacidojn por subteni la metabolon kaj la bezonojn pri manĝaĵa energio, sed povas rapide ŝanĝi al karbonhidrata metabolo (ene de 40 minutoj) post manĝado de flornektaro.[15][16]

Kaj maskloj kaj inoj estas teritoriemaj; tamen, ili defendas malsamajn specojn de teritorioj.[17] La pli agresemaj maskloj batalas por defendi areojn kun densaj floroj, puŝante inojn en areojn kun pli maldensaj floroj.[17] Maskloj ĝenerale havas pli mallongajn flugilojn ol inoj; tial, ilia metabola kosto por ŝvebado estas pli alta. Ĉi tio permesas al maskloj flugilbati je altaj frekvencoj, donante al ili la kapablon ĉasi kaj ataki aliajn birdojn por defendi sian teritorion.[17] La metabola kosto de mallongaj flugiloj estas kompensata per la fakto, ke ĉi tiuj maskloj ne bezonas malŝpari energion serĉante manĝaĵon, ĉar ilia defendita teritorio provizas multe da nutraĵo.[18] Inoj aliflanke ne ricevas aliron al la altkoncentritaj nutraĵfontoj, ĉar la maskloj kontraŭbatalas ilin.[17] Tial, inoj ĝenerale defendas pli grandajn teritoriojn, kie floroj estas pli maldensaj, devigante ilin flugi pli foren inter nutraĵfontoj.[17] La metabola kosto de flugado pli foren estas kompensata per pli longaj flugiloj, kiuj provizas pli efikan flugon al inoj.[17] La diferencoj en flugillongo montras klaran seksan dimorfismon, permesante al ĉiu sekso plej bone ekspluati resursojn en difinita areo.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Iliaj ĉefaj reproduktaj vivejoj estas malfermaj areoj, monto-flankoj kaj arbaraj randoj en okcidenta Nordameriko de suda Alasko tra Brita Kolumbio kaj la Pacifika Nordokcidento ĝis Kalifornio,[9] nestante pli norde (Alasko) ol iu ajn alia kolibro. La ino konstruas neston en protektita loko en arbeto aŭ konifero. Maskloj estas multpartneraj, pariĝante kun pluraj inoj.[9]
Konservostatuso
[redakti | redakti fonton]En 2018, la rufa kolibro estis suprenlistigita de malplej zorgiga al preskaŭ minacata en la IUCN Ruĝa Listo, surbaze ke pro ĝia dependeco de insektaj predoj dum la vintra sezono, ĝi estos forte trafita de la tutmonda malkresko de insektaj populacioj pro pesticidoj kaj intensigita agrikulturo.[19] Pro klimata ŝanĝo, multaj floroj, kiujn la rufa kolibro manĝas dum la reprodukta sezono, komencis flori du semajnojn antaŭ la alveno de la birdoj al iliaj reproduktejoj, kio povas konduki al tio, ke rufaj kolibroj alvenas tro malfrue por manĝi ilin.[19]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Rufa kolibro atakanta kolibron de Anna ĉe birdomanĝejo.
- Rufa kolibro manĝanta.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae: secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1782) A General Synopsis of Birds 1, Part 2. London: Printed for Benj. White.
- ↑ Pennant, Thomas. (1785) Arctic Zoology 2. London, United Kingdom: Printed by Henry Hughs.
- ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ Swainson, William. (1831) Fauna boreali-americana, or, The zoology of the northern parts of British America Part 2. The Birds. J. Murray. Kun dato 1831 sed apero en 1832.
- 1 2 Hummingbirds. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 12a de Julio 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 352 kaj 341. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Pyle, Peter. (1997) Identification Guide to North American Birds, Part I: Columbidae to Ploceidae, Steve N. G. Howell, Siobhan Ruck, Institute for Bird Populations, Point Reyes Bird Observatory, Bolinas, Calif.: Slate Creek Press. ISBN 0-9618940-2-4. OCLC 38593534.
- 1 2 3 4 "Rufous Hummingbird". All About Birds. Cornell Lab of Ornithology.
- ↑ Rufous Hummingbird Migration: Temperature, Patterns and Timing. University of Wisconsin-Madison Arboretum (2019). Alirita 2021-03-18 .
- ↑ Rufous Hummingbird (angle). Audubon Guide to North American Birds (2014-11-13). Alirita 2021-03-18 .
- ↑ "Master fliers of the bird kingdom", BBC, 27a de Junio 2005.
- ↑ (2010) “Recent progress in flapping wing aerodynamics and aeroelasticity”, Progress in Aerospace Sciences 46 (7), p. 284–327. doi:10.1016/j.paerosci.2010.01.001. Bibkodo:2010PrAeS..46..284S. 110014894.
- ↑ (2005) “Aerodynamics of the hovering hummingbird”, Nature 435 (7045), p. 1094–7. doi:10.1038/nature03647. Bibkodo:2005Natur.435.1094W. 4427424.
- ↑ Lighton, John R. B.. (2008) Measuring Metabolic Rates. Oxford University Press. doi:10.1093/acprof:oso/9780195310610.001.0001. ISBN 978-0-19-531061-0.
- ↑ (2007) “Oxidation rate and turnover of ingested sugar in hovering Anna's (Calypte anna) and rufous (Selasphorus rufus) hummingbirds”, Journal of Experimental Biology 210 (12), p. 2154–62. doi:10.1242/jeb.005363. Bibkodo:2007JExpB.210.2154W. 40843202.
- 1 2 3 4 5 6 (1978) “Influence of economics, interspecific competition, and sexual dimorphism on territoriality of migrant Rufous hummingbirds”, Ecology 59 (2), p. 285–296. doi:10.2307/1936374. Bibkodo:1978Ecol...59..285K.
- ↑ (1975) “On the relationship between wing disc loading and foraging strategy in hummingbirds”, The American Naturalist 109 (966), p. 217–224. doi:10.1086/282988. Bibkodo:1975ANat..109..217F. 84567304.
- 1 2 BirdLife International. "Red List update for birds", BirdLife, 22a de Novembro 2018. (en-us)
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
- Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8721-7.
- del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW kaj BirdLife International. Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



