Rufa niktibio
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Phyllaemulor bracteatus (Gould, 1846) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Nyctibius bracteatus Gould, 1846 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Rufa niktibio (Phyllaemulor bracteatus) estas specio de niktibioj.[1] Ĝi estas la nura membro de la genro Phyllaemulor. Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Surinamo, Gujano, Peruo, kaj Venezuelo.[2]
Tre simila al strigoj, ĉi tiu specio estas noktula. Ĝi predas grandajn insektojn, kiujn ĝi kaptas per flugosaltoj de altaj ripozejoj.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Publikaĵo el 2009 sugestis, ke la Rufa niktibio sufiĉe diferencis laŭ krania strukturo kaj genetika diverĝo de aliaj niktibioj (en la genro Nyctibius) por ke ĝi meritu esti en sia propra genro, Phyllaemulor.[3] Ĉi tiu genro estis oficiale priskribita de Costa et al. en 2017.[4] En 2022, la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World, la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), kaj la Sudamerika Klasifika Komitato de la Usona Ornitologia Societo (AOS-SACC) sekvis kaj reklasifikis ĝin kiel Phyllaemulor. La taksonomio de Clements retenis ĝin en la genro Nyctibius.[5][6][7]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Rufa niktibio estas 21 ĝis 25 cm longa kaj pezas 46 ĝis 58 g. La Rufa niktibio estas la plej malgranda membro de sia familio, kaj la plej nekutime kolora. Ĝi estas ĝenerale profunde oranĝecruĝa kun grandaj blankaj makuloj; la koloro estas pli pala sur la gorĝo. La makuloj sur la supra ventro havas maldikan nigran randon kaj la vosto havas pli malhelajn striojn. Ĝi havas longajn harecplumetojn en la brida regiono. Ĝi similas mortintan folion, impreson plifortigitan per ĝia vertikala pozo sur ripozejo, kie ĝi milde balanciĝas.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Rufa niktibio troviĝas en Amazonio ekde Venezuelo suden ĝis Peruo kaj orienten en Brazilon, Francan Gujanon kaj Gujanon. La AOS-SACC ankaŭ registras ĝin kiel "Hipotezan" en Bolivio. Ĝi estas konata nur el disaj lokoj, kvankam ĝi probable troviĝas pli vaste ol tie. Ĝi ĉefe loĝas en arbaroj sur nutraĵ-malriĉaj grundoj, kiel tiuj kun alta sabloenhavo kaj tiuj en nigrakvaj regionoj. Ĝi plejparte troviĝas en la sub- kaj mezaj etaĝoj de kaj primara kaj matura sekundara terra firme-arbaro. Ĝi ankaŭ troviĝas en marĉaj palmarbaroj de la Campinarana. Laŭ alteco ĝi atingas nur 550 m.[2][8]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Rufa niktibio manĝoserĉas per saltado de ripozejo por kapti flugantajn insektojn, kaj kutime revenas al la sama ripozejo. Ĝi manĝas insektojn de almenaŭ kvin ordoj.[8]

Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nestosezono de la Rufa niktibio ŝajne daŭras de septembro ĝis eble februaro. Tre malmultaj nestoj estas konataj. La "nesto" estas nekutima: la birdo demetas sian solan ovon sur rompitan stumpon.[8]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La kanto de la Rufa niktibio estas "mola, rapide descenda serio de proksimume 10–15 notoj: “bu-bu-bu-bu-bu-bu...” aŭ "tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu, tu" kiu similas la kantojn de kelkaj malgrandaj strigoj. Ĝi plejparte, kaj eble ekskluzive, kantas dum kelkaj tagoj ĉirkaŭ la plenluno. Ĝi ankaŭ faras "vup" aŭ "urt" kriojn.[8]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Rufan niktibion kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝia populacio ne estas konata kaj oni kredas, ke ĝi malpliiĝas.[9] Ĝi estas "verŝajne ne grave minacata kondiĉe ke vastaj areoj de amazonia arbaro restu sendifektaj".[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- 1 2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
- ↑ (2009) “Osteologia craniana de Nyctibiidae (Aves, Caprimulgiformes)”, Papéis Avulsos de Zoologia (pt, en) 49 (21), p. 257–275.
- ↑ (2017) “A systematic reappraisal of the Rufous Potoo Nyctibius bracteatus (Nyctibiidae) and description of a new genus”, Journal of Ornithology 159 (2), p. 367–377. doi:10.1007/s10336-017-1511-2.
- ↑ Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 8 July 2022 .
- ↑ A classification of the bird species of South America. Part 2. Alirita 2022-08-25 .
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- 1 2 3 4 5 6 Cohn-Haft, M. and G. M. Kirwan (2020). Rufous Potoo (Nyctibius bracteatus), version 1.0. In Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 17an de Oktobro, 2021
- ↑ BirdLife International (2016). “Rufous Potoo Phyllaemulor bracteatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 17a de Oktobro 2021..
- Borerro, J. 1974. "Notes on the structure of upper eyelid of potoos". The Condor, 76: 210–211.
- Holyoak, D.T. (2001): Nightjars and their Allies: the Caprimulgiformes. Oxford University Press, Oxford, New York. (ISBN 0-19-854987-3)
- Clements, James F. (2007) The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eld., Cornell University Press, Ithaca, New York.
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-6418-5)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj, filmetoj kaj observado ĉe Cornell Lab of Ornithology, Birds of the World
- Foto; Artikolo mindobirds.com
| ||||||||||||||||||



