Rufeca kriĉostrigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Megascops ingens (Salvin, 1897) | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
|
Otus ingens (Salvin, 1897) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Rufeca kriĉostrigo aŭ Ruĝecbruna kriĉostrigo (Megascops ingens) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas mezgranda kriĉostrigo loĝanta en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Rufeca kriĉostrigo havas tri subspeciojn, la nomiga M. i. ingens, M. i. venezuelanus, kaj M. i. columbianus. La lasta estis iam konsiderata aparta specio, "Kolombia kriĉostrigo". Du aliaj formoj kiuj estis iam priskribitaj kiel subspecioj estas nun traktitaj kiel unuopaj variaĵoj de la nomiga.[2][1][3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Rufeca kriĉostrigo estas unu el la pli grandaj specioj de sia genro, simila laŭ grandeco al la Blankagorĝa kriĉostrigo (M. albogularis). Ĝia totala longo estas 25 ĝis 28 cm kaj pezo ĉe maskloj estas 134 ĝis 180 g kaj ĉe inoj 140 ĝis 223 g. La nomiga subspecio estas sablobruna supre kun pli malhela vermikuleco. Ĝia vizaĝdisko estas sablobruna, sen klara rando. La flugilplumoj estas striecaj cinamokoloraj kaj malhelkoloraj kaj la vosto estas cinamokolora kun pli malhelbrunaj strioj. La malantaŭa krono havas flavecbrunan-blankecan randon. Ĝi havas mielbrunajn okulojn kaj malgrandajn oreltufojn. La tarsoj estas plumkovritaj ĝis la bazo de la piedfingroj. M. i. venezuelanus estas iomete pli malgranda kaj pli pala ol la nomiga. M. columbianus estas ankaŭ pli malgranda ol la nomiga kaj ĝiaj tarsoj ne estas tute plumkovritaj.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de Rufeca kriĉostrigo troviĝas sur la orienta deklivaro de Andoj de sudokcidenta Kolombio tra Ekvadoro kaj Peruo ĝis centra Bolivio. Laŭ alteco ĝi varias de 1 200 ĝis 2 250 m en Ekvadoro, de 1 000 ĝis 2 200 m en Peruo, kaj de 700 ĝis 2 200 m en Bolivio. M. i. venezuelanus troviĝas en norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo; ĝia alteca gamo ne estas determinita. M. columbianus troviĝas sur la okcidenta deklivaro de Andoj de okcidenta centra Kolombio ĝis nordokcidenta Ekvadoro. En Kolombio ĝi varias en alteco de 1 250 ĝis 2 450 m kaj en Ekvadoro 1 300 ĝis 2 300 m.[3]
La Rufeca kriĉostrigo loĝas en vasta gamo da arbartipoj, inkluzive de la interno kaj randoj de matura ĉiamverda kaj sekundara arbaro kaj paŝtejoj kun disaj arboj. Ĝi ŝajnas akcepti fragmentajn vivejojn.[3]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Rufeca kriĉostrigo estas noktema, kiel plej multaj aliaj de sia genro. Ĝiaj ĉasteknikoj ne estas dokumentitaj. Oni supozas, ke ĝia dieto konsistas el pli grandaj insektoj kaj araneoj, kaj almenaŭ unu malgranda vertebrulo estis notita kiel predo.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta fenologio de la Rufeca kriĉostrigo estas esence nedokumentita. En okcidenta Kolombio oni kredas, ke ĝi nestas inter decembro kaj marto. Kvankam ĝia nesto kaj ovoj ne estas priskribitaj, oni supozas, ke ĝi nestas en arba kavaĵo kiel aliaj de sia genro.[3]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La ĉefa (teritoria) kanto de la Rufeca kriĉostrigo estas "serio de flut-similaj, stakataj notoj, kiu komenciĝas mallaŭte sur pli malalta tonalto, baldaŭ altiĝante al pli alta, konstante konservita tonalto". Dua kanto, supozeble uzata dum amindumado, estas "2-3 malfortaj enkondukaj notoj sekvataj de mallonga serio de hupadoj ĉiuj sur la sama tonalto". Ambaŭ seksoj kantas ambaŭ kantojn, kvankam la inoj estas pli altatonaj.[3]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Rufecan kriĉostrigon kiel Malplej Zorgigan. Tamen, ĝia populacio estas nekonata kaj supozeble malpliiĝas.[4] Ĝi estas "vundebla pro senarbarigo, kiu antaŭeniras tra ĝia tuta teritorio".[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 23a de Majo 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 24an de Majo, 2021
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Marín-Gómez, O. H., D. W. Holt, R. Berkley, C. Deppe, P. L. Enríquez, J. L. Petersen, J. L. Rangel Salazar, K. P. Segars, K. L. Wood, kaj J. S. Marks (2020). Rufescent Screech-Owl (Megascops ingens), versio 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 6an de Aŭgusto, 2021
- ↑ BirdLife International (2016). “Rufescent Screech-owl Megascops ingens”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 6a de Aŭgusto 2021..
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
- Handbook of the Birds of the World Vol 5, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-25-3)
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6)
- König, C., F. Weick & J.H. Becking (2008) Owls of the World. Christopher Helm, London, (ISBN 978-0-7136-6548-2)
- "Owls: A Guide to the Owls of the World" de Claus Konig, Friedhelm Welck & Jan-Hendrik Becking. Yale University Press (1999), (ISBN 978-0-300-07920-3).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



